Albuquerque (usona prononco: elbukerki, hispana prononco: albukerke, esperante: Albukerko) estas metropolo, kaj la plej granda urbo en Nov-Meksiko en Usono.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Albuquerque (apartigilo) |
La urbo havas 545 852 loĝantojn (laŭ la censo de 2010), respektive 557 169 laŭ takso de 2014; en la aglomeraĵo oni taksas 750 000 loĝantojn. La urbo situas en la konteo Bernalillo, centre de la subŝtato. La loknomo signifas: blanka kverko.
Albuquerque | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
urbo de Usono • urbego | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
Lando | Usono | ||||
Ŝtato | Nov-Meksiko | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 557 169 (takso de 2014) | ||||
Loĝdenso | 1 147 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 106° 37′ U 35.116666666667-106.6166666666735° 7′ N, 106° 37′ U [+] | ||||
Alto | 1 619 m [+] | ||||
Areo | 492,012999 km² (4 920 1.2 999 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-7 h (-6 h de aprilo ĝis oktobro) | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Albuquerque [+] | |||||
La urbo estis fondita en 1706 de hispanaj koloniigantoj, ĉe Camino Real, kaj ankoraŭ konservas iom de la historia kultura hispana heredaĵo. En la jaroj 2005/6 oni celebris la tricent-jariĝon de la urbo.
En Albuquerque troviĝas la Universitato de Nov-Meksiko kun la botanika ĝardeno de la Ŝtata Universitato de Nov-Meksiko, la Naciaj Laboratorioj de Sandia kaj la Aviada Bazo Kirtland. En la okcidenta parto de Albuquerque situas montaro Sandia kaj rivero Grande, kiu iras nord-sude.
La klimato kutime estas seka kaj suna, kun malpli ol 300 mm de mezuma jara precipitaĵo.
En ĉiu oktobro oni festas la internacian festivalon de balonoj, la monde plej grandan kuniĝon de balonoj.
Inter la partneraj urboj estas
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Albuquerque, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.