Herato (perse هرات) estas grava urbo en la okcidenta Afganio, en la samnoma provinco Herato.
Herato | |||||
---|---|---|---|---|---|
Herato (2009) | |||||
urbo • urbego | |||||
Administrado | |||||
Lando | Afganio | ||||
Provinco | provinco Herato | ||||
Distrikto | Distrikto Herato | ||||
Fondita | 7-a jarcento antaŭ Kristo | ||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 349 000 | ||||
Loĝdenso | 3 890 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 62° 11′ O 34.3562.18333333333334° 21′ N, 62° 11′ O | ||||
Alto | 920 m [+] | ||||
Areo | 143 km² (14 300 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+4:30 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Herat [+] | |||||
Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 556 205 loĝantoj sur areo de 143 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 890 loĝantoj/km².
Ĝi situas en la valo de la rivero Hari, kiu fluas de la montoj de centra Afganio al la dezerto Karakumo, en Turkmenio. Ĝi estas la tria plej granda urbo de Afganio, kun preskaŭ 400mil loĝantoj. La ĉefaj loĝantoj estas taĝikoj, kiuj parolas la persan lingvon, simile al la persoj el orienta Irano.
Situante en kultivebla teritorio, Herato estas vaste konata pro sia vino. Temas cetere pri tre antikva urbo, riĉa je historiaj konstruaĵoj, kvankam ĉi tiuj multe difektiĝis dum la lastaj jardekoj pro militaĵoj kaj malsufiĉa prizorgado. La urbon superregas la restaĵoj de citadelo konstruita de Aleksandro la Granda. Dum la mezepoko Herato iĝis fariĝis unu el la plej gravaj urboj de Ĥorasano, kaj estis konata kiel la Perlo de Ĥorasano.
Herat situas laŭ antikvaj komercaj vojoj inter Mezoriento, Centra kaj Suda Azio. La vojoj de Herato al Irano, Turkmenio, Mazar-e Ŝarif kaj Kandaharo estas daŭre strategie gravaj. La urbo ankaŭ estas enirejo de Afganio al Irano, kaj pro tio kolektas la plej altan kvanton da doganaj enspezoj por Afganio.
Kvankam Herat estas proksimume 240 metrojn malpli alta ol Kandaharo super marnivelo, la somera klimato estas malpli varma kaj ĝenerale pli agrabla. De majo al septembro, vento el nordokcidento frapas la urbon kun granda forto.
La vintro estas milda; neĝo kutime ne kolektiĝas, sed tuj fandiĝas, kaj eĉ sur ĉirkaŭurbaj montoj ne restas longe.
En 2007, Irano kaj Afganio fine subskribis interkonsenton pri la establo de rela servo inter la du landoj. La konstruo de la fervojo de Khaf (Irano) al Herato, entute longa 191 kilometrojn, estas en progreso sur la irana flanko de la landlimo . Ankaŭ ekzistas projekto pri plilongigo de la fervojo en Afganion, al Sher Khan Bandar.
El la pli ol dekdu minaretoj kiuj iam ekzistis en Herat, pluraj falis pro milito kaj neglektado dum la 20-a jarcento. Hodiaŭ, strata trafiko estas la plej grava minaco por la restantaj turoj: aŭtomobiloj kaj kamionoj forte skuas iliajn fundamentojn, veturante en la stratoj kiuj ĉirkaŭas la plej antikvan urboparton. Gravuloj de Unesko kaj lokaj aŭtoritatoj estas laborantaj por stabiligi la Kvinan Minareton.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Herato, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.