Henriko Loriso Glareano (1488-1563) estis germana svisdevena poeto, filologo, teorimuzikisto, profesoro, filozofo, geografo, matematikisto, fakulo pri greka kaj latina literaturo, kaj fekunda polimata aŭtoro.
Amiko de Erasmo de Roterdamo kaj poeto laŭrokronita de la imperiestro Maksimiliano la 1-a (1459-1519), li staĝis mallongatempe en Bazelo, en 1514, kie li ricevis influon de la nederlanda humanisto Erasmo. Li iĝis altirata de la nova humanismo, tamen, komence li maltrankviliĝis pro la ekapero de la reformacio. Li lasis kelkajn plenmanojn da biografiaj anekdotoj, kiuj elstarigas la humuro-sencon de la komponisto.
Henricus Glareanus (1488-1563) | ||
---|---|---|
Bildo de Henriko Glareano, far Hans Holbein la Maljuna (1497-1543) | ||
Persona informo | ||
Heinrich Glarean | ||
Naskiĝo | 2-a de junio 1488 en Mollis, Kantono Glaruso, Svislando | |
Morto | 28-a de marto 1563 en Freiburg im Breisgau, Germanio | |
Religio | katolikismo vd | |
Lingvoj | latina • germana vd | |
Ŝtataneco | Svislando vd | |
Alma mater | Universitato de Kolonjo, Universitato de Parizo, Universitato de Frajburgo, Universitato de Bazelo, Universitato de Vieno, Universitato de Pavio | |
Profesio | ||
Okupo | poeto • muzikologo • muzika teoriisto • verkisto • universitata instruisto • matematikisto • historiisto • muzikisto • filozofo • geografo vd | |
Aktiva en | Freiburg vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li faris la primarajn studojn en Berno kaj Rottweil, ĉe Michael Rubellus (1480-1520), kune kun Oswald Myconius (1488-1552), Rudolf Agricola (1490-1521), kaj aliaj. Rubellus tuj rimarkis la muzikajn talentojn de sia lernanto. Glareano eniris en la Universitato de Kolonjo, kie li sin dediĉis al filozofiaj kaj teologiaj studoj, lernis matematikon kaj muzikon, ĉe Johannes Cochläus kaj la greka ĉe Johannes Caesarius.
En 1510 li ricevis permeson por instrui kaj en 1512 li iĝis laŭrokronita poeto de la imperiestro Maksimiliano, pro tio ke li verkis latinan panegiron omaĝe al la suvereno. En 1514, li transloĝiĝis al Bazelo kie li iĝis direktoro de plentempa lernejo kaj pli malfrue instruis en la universitato. Unu el liaj lernantoj estis Aegidius Tschudi (1505-1572), kiu poste iĝus fama svisa historiisto. Tie li konatiĝis kun la fama humanisto, Erasmo de Roterdamo, kaj tie li ricevis la unuajn impresojn pri la reformo, malgraŭ sia estimo al Marteno Lutero, Ulriko Zvinglo kaj Johannes Oecolampadius (1482-1531). En 1529, li estis indikita al katedro en la Universitato de Frajburgo, kie lia servis kiel profesoro pri poetiko, historio, geografio kaj teologio ĝis 1558. Poste li helpis ĉe la organizado de Svisa Katolika Altlernejo kaj aktivis kiel konsilisto por la reviziado de la lerneja programo en Frajburgo, Lucerno kaj Solothurn.
Samkiel la amiko Erasmo, Glareano penis uzi la kristanan fidon por ilumini la ideojn kaj saĝecon pri la antikvaj grekoj kaj romanoj, kaj li avode studis la literaturon pri la antikveco. Inspirita de la granda verko "De musica" far Boecio, li disvolvis propramane ampleksan teorion pri muziko.
Liajn teoriojn li publikigis en sia verko "Dodecachordon" (1547), tri-voluma verko kiu estonte estus lia plej konata laboro. La ideoj disvolvitaj de Glareano forte influis pli malfrue la teorimuzikistojn, tia kia Gioseffo Zarlino(1517-1590) kaj faris profundan impakton sur la renesancaj komponistoj. Pluraj komponistoj, inklude de Claudio Merulo (1533-1604) kaj Giovanni Gabrieli (1553-1612) verkis instrumentajn muzikaĵojn (tokatojn kaj riĉerkarojn) kiuj elmontras la dekdu malsamajn modojn.
Tra Eŭropo li faris sennombrajn vojaĝojn kun restadoj en Pavio (inter 1515k 1517) kaj en 1522 li iĝis profesoro pri filozofio en la Universitato de Parizo, dank'al leterrekomendo de Erasmo. Tie li kunigis ĉirkaŭ si interŝanĝajn lernantojn kaj partoprenis en intimaj sciencaj rilatoj kun Guillaume Budé (1468-1540), Jakobo Stapulenso (1455-1536) kaj Publio Fausto Andrelini (1462-1518). Okaze de la morto de Andrelini, Glareano iĝis ricevanto de la reĝa permeso, kvankam li ricevis nenian inviton por publike profesori.
octogesimum tertiu[m] ab vrbe condita annum, 1537
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Henricus Glareanus, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.