Helporeprodukta teknologio aŭ helpita reproduktado estas la teknologio uzata por atingi gravedecon en proceduroj kiaj fekundiga medicino, in vitro fekundigo kaj lu-patrineco.
Ĝi estas reproduktiga teknologio uzata ĉefe por kontraŭnefekundaj traktaĵoj, kaj estas konata ankaŭ kiel fekundiga traktado. Ĝi ĉefe apartenas al la kampo de reprodukta endokrinologio kaj nefekundeco, kaj povas inkludi ankaŭ intracitoplasman sperminjekton kaj kriokonservadon. Kelkaj formoj de helporeprodukta teknologio estas uzataj ankaŭ rilate al fekundaj paroj por genetikaj tialoj (antaŭplanta genetika diagnozo). Helporeprodukta teknologio estas uzata ankaŭ por paroj kiuj estas malkongruaj pro kelkaj komunikeblaj malsanoj; por ekzemplo, HIV por limigi la riskon de infekto kiam oni deziras gravedecon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Helporeprodukta teknologio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.