Heinrich XIII.
Prinz Reuß [princ rojs] (naskiĝis la 4-an de decembro 1951 en Büdingen) estas germana entreprenisto pri nemoveblaĵoj kaj ano de la familio Reuß, kiu konatiĝis kiel aktivulo de la dekstre ekstrema Reichsbürger-movado. La 7-an de decembro 2022, la germana polico arestis lin kaj pliajn 24 homojn pro indikoj ke ili planis terorisman puĉon kontraŭ la legitima registaro.
Prinz Reuß | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Heinrich XIII. Prinz Reuß | |||||
Naskiĝo | 4-an de decembro 1951 (72-jaraĝa) en Büdingen | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | familio Reuß-Köstritz vd | ||||
Patro | Heinrich I. Prinz Reuß vd | ||||
Patrino | Woizlawa-Feodora Herzogin zu Mecklenburg vd | ||||
Edz(in)o | Susan Doukht Jalali vd | ||||
Infanoj | Heinrich XXVIII. Prinz Reuß vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | konstruiganto • makleristo de nemoveblaĵoj vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Heinrich XIII. Prinz Reuß estas ano de la familio Reuß, iama nobela dinastio germana. Ties du ĉefaj branĉoj Reuß älterer Linie kaj Reuß jüngerer Linie (formortintaj en 1927 kaj 1945) regis ĝis la Novembra Revolucio en 1918 du ŝtatetojn en Turingio.
Lia familia nomo estas Prinz Reuß. Ekde 1919 "Prinz" ne plu estas nobela titolo, sed parto de la nomo. Lia antaŭnomo estas ("Henriko la 13-a"). Estas speciala tradicio en la familio Reuß, ke ĉiuj viraj familianoj portas la nomon Heinrich, kun aldono de romia cifero kiu kronologie numeradas ĉiujn Henrikojn en la sama familia branĉo. En la branĉo de Heinrich XIII., la numerado rekomenciĝas kun I. (la 1-a) en ĉiu jarcento – li do estas la 13-a vira branĉano naskita post 1900.
Reprezentanto de la familio Reuß, Heinrich XIV. Prinz Reuß (n. 1955), distancigis sin de sia parenco Heinrich XIII.
En 2019 Prinz Reuß prezentis paroladon en Worldwebforum en Zuriko, kie li kulpigis judojn kaj framasonojn pri militoj kaj revolucioj kontraŭ la monarĥio. Li fariĝis gvida figuro inter dekstraj ekstremuloj kaj konatiĝis per paroladoj kun antisemitisma, kontraŭdemokratia kaj konspirema enhavo. Li malagnoskas la legitimecon de la nuna germana ŝtato kaj anstataŭe asertas la pluekziston de la iama Germana Regno.
Laŭ informoj de la germana federacia prokurorejo (germane Bundesanwaltschaft), Prinz Reuß estis gvida persono en grupo kiu planis fari armitan puĉon kontraŭ la registaro de Germanio kaj instali lin kiel novan ŝtatan regenton.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Heinrich XIII. Prinz Reuß, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.