Hebreaj Idiotismoj

En la hebrea lingvo, kiel ĉe plej parto de lingvoj estas idiotismoj, tio estas esprimoj, kiuj havas proprajn signifojn tre malsimilajn al siaj laŭvortaj signifoj.

Iom da ili konfuzas, aliaj amuzas. Jen kelkaj idiotismoj en la Hebrea lingvo:

  • לֹא דֻּבִּים וְלֹא יַעַר (laŭvorte: nek ursoj nek arbaro): ne okazis; tute fikcia aĵo.
  • אֶבֶן נָגֹלָּה מֵעַל לִבּוֹ (laŭvorte: ŝtono rulis eksteren de lia koro): malpezigi lian "koron"; haltigi zorgi pri... ; liberiĝi de la ŝarĝo de...
  • אֶחָד בַּפֶּה וְאֶחָד בַּלֵּב (laŭvorte: unu en la buŝo kaj unu (alia) en la koro): parolas pri liaj intencoj dume en lia "koro" planas aliaj; manko de honesteco.
  • אֶרֶץ אוֹכֶלֶת יוֹשְׁבֶיהָ (laŭvorte: lando, kiu manĝas (forrabas) siajn loĝantojn): lando kie vivado estas tre malfacile, danĝera lando.
  • גם קרנף עיוור יכול להבדיל בין חיטה לשעורה (Eĉ blinda rinocero povas diferencigi inter tritiko kaj hordeo): la diferenco estas memkomprenebla.
  • מעניין כשלג דאשתקד (interesa kiel la neĝo de la pasinta jaro): Priskribi temon, kies intereso pasis antaŭ longa tempo, simila al חשוב כקליפת השום Grava kiel ajloŝelo.
  • טול קורה מבין עיניך (Prenu stangon de inter viaj okuloj): deklaro al iu, kiu plendas pri difekto en sia amiko, dum la difekto en si mem estas pli granda
  • הפוסל במומו פוסל (Tiu kiu diskvalifikas, diskvalifikas en si mem): difekto trovita, atestas pli pri la trovanto mem.
  • משכמו ומעלה (de sia ŝultro kaj pli alte): Li estas tiom virta.
  • נקמת דם ילד קטן עוד לא ברא השטן (La venĝo de sango de knabeto ankoraŭ ne estis kreita de Satano): de poemo de nacia poeto Haim Naĥman Bijalik, post la pogromo de Kiŝinevo, La afero estas tiom terura ke neniu venĝo sufiĉos.
  • שירות דוב servo de urso, kiu priskribas sinceran provon solvi problemon tiel, ke ĝi ankoraŭ pli fuŝas la staton de aferoj. Homo, kiu damaĝas kun la intenco helpi, donas ursan servon.
  • אָבוֹת אָכְלוּ בֹסֶר וְשִׁנֵּי בָנִים תִּקְהֶינָה (Patroj manĝis nematuraĵojn kaj la dentoj de la filoj malakras) Puno de posteuloj pro la pekoj de iliaj (pra)patroj. En ĉi tiu idiotismo la manĝado de nematuraĵoj estas komparata al peko, kaj la sensentemo de la dentoj al puno. Tiu idiotismo estas la negativa formo de alia simila מעשה אבות סימן לבנים (La ago de patroj estas signo por la filoj) kiu signifas: kio okazis al la patroj ne nur okazis al ili persone, sed estis farita al ili por konsistigi la komencon de la ekzekuto de tio, kio estis dekretita por iliaj filoj.
  • שירת הברבור (La kanto de la cigno) estas metafora esprimo, kiu signifas la lastan pecon, aŭ la lastan deklaron de muzikisto aŭ poeto. Per etendo, la frazo estas uzata por indiki la lastan agon aŭ kreadon en aparta agadkampo antaŭ foriro.
  • אל תסתכל בקנקן אלא במה שיש בו (Ne rigardu la kruĉon sed kio estas en ĝi) signifante: Ne juĝu ion ajn aŭ homon laŭ sia ekstera aspekto, sed laŭ sia ena enhavo.
  • אל תפתח פה לשטן (Ne malfermu la buŝon al la diablo) idiotismo kiu servas kiel averta frazo, por konservi puran langon kaj ne diri malbonon, por ke ĝi ne okazu. Alivorte, vortoj kreas realon.

Tags:

Hebrea lingvoIdiotismoj

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

AnimalizeOperaciumoSeksfrotadoBerlinoLernejo por Lernantoj kun Difektita Vidkapablo Veljko RamadanovićAlcalà de Xivert (stacidomo)Hispana lingvoListo de kuracilojBoacoCharlotte Alington BarnardRevolucio de la DiantojSkizofrenioAntaŭa vokaloMilo ĐukanovićRoberto VaqueroProvinco CienfuegosPremier (Tjumeno)Les Franqueses-Granollers Nord (stacidomo)Sebiș (Drăgănești)RSS3BabilejoKameraoMerkredoLotte ZweigAlcalà de XivertProksimaĵoj ValencioPetr TomašovskýTeplýšoviceUniversala Tempo KunordigitaFrançois MitterrandInterretoCifereca objekta identigiloDesegnoHinduismoDtVjetnama militoLajos ChapponIneuListo de retaj videoservoj kaj videokanaloj en EsperantoRaportoStatistika Fako de la Unuiĝintaj NaciojVokaloMojosaListo de studentoj en Gimnastika Universitato de BudapeŝtoDamaskoMasturbadoBatuko (religio)ĈinioIslanda lingvoOceanioPâncotaFranz Anton Adolph von WagenspergSapfoSeksumadoAnusa seksumadoC++SportokluboNubo.reNajadoMunicipoj de Valencia KomunumoMara ekosistemoNeniuseksemoArcaicam EsperantomOrganizaĵo de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Edukado, Scienco kaj KulturoSmolkovWhatsApp🡆 More