Siro Hans Sloane, 1a Barono, Prezidanto de la PRS (16a Aprilo 1660 – 11a Januaro 1753) estis brita kuracisto kaj kolektisto de irlanda nasko, elstara ĉar donacis sian kolekton al ŝtato, tiele havigante bazon por la fondo de la Brita Muzeo.
Oni donis lian nomon al stratoj kiaj Hans Crescent kaj Sloane Square en Londono, kaj ankaŭ al Sir Hans Sloane Square en lia naskoloko, Killyleagh.
Hans Sloane | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Hans Sloane | |||||
Naskiĝo | 16-an de aprilo 1660 en Killyleagh, Graflando an Dúin, Reĝlando Irlando | ||||
Morto | 11-an de januaro 1753 (92-jaraĝa) en Chelsea, Reĝlando de Granda Britio | ||||
Tombo | Chelsea Old Church vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Alexander Sloane vd | ||||
Patrino | Sarah Hicks vd | ||||
Edz(in)o | Elizabeth Langley vd | ||||
Infanoj | Hans Sloane • Mary Sloane • Sarah Sloane • Elizabeth Sloane vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto • botanikisto • ornitologo • Wiki Esperantozoologo • esploristo • numismato • natursciencisto • kolektanto • entomologo vd | ||||
Laborkampo | medicino • fiziologio • plantoscienco vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis de nobela familio el Nord-Irlando kaj jam juna dediĉis sin al kolektado de natura historio kaj ĉefe de plantoj. Li studis medicinon, ankaŭ en Francio. En 1687 li vizitis Jamajkon, kie li registris 800 novajn plantospeciojn. Tie li lernis kuiradon de ĉokolado, kion li opiniis malgustega, sed li alportis en Brition propran recepton por miksi ĝin kun lakto, kio estis dekomence vendita kiel kuracilo. Eĉ la fama firmao Cadbury vendos ĝin en la 19a jarcento kiel trinkebla ĉokoloado de Sloan.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hans Sloane, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.