Chelsea estas kvartalo de Londono, okcidente de la centro, apud la Tamizo.
Administre ĝi estas parto de la urbodistrikto Kensington kaj Chelsea.
Chelsea | |||
---|---|---|---|
kvartalo de Londono • civila paroĥo | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Britio | ||
Lando | Anglio | ||
Regiono | Granda Londono | ||
Urbodistrikto | Kensington kaj Chelsea | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | , 0° 10′ U 51.4875-0.1683999999999951° 29′ N, 0° 10′ U [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chelsea, London [+] | |||
En 1536 Henriko la 8-a akiris la sinjoran bienon Chelsea, kie situis sinjora domego. Jakobo la 1-a fondis teologian kolegion ĉe la loko kie poste Karolo la 2-a fondis Chelsea Royal Hospital, kiu estas hejmo por emeritaj soldatoj. Dum la 16-a, 17-a kaj 18-a jarcentoj la distrikto estis favorata hejmloko de riĉuloj, sed ankaŭ provizis Londonon per legomoj kaj fruktoj.
"King's Road" (Reĝa Strato) nomiĝis laŭ Karolo la 2-a kiu havis privatan vojon de Londono al Fulham.
Dum la 19-a jarcento multaj artistoj kaj verkistoj loĝis en Chelsea.
La fama Chelsea Futbal-Klubo havas sian terenon apud Fulham Road en Fulham.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Chelsea, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.