Johano ASPER (naskiĝinta en 1499 en Zuriko, mortinta en la 21-a de marto 1571 samloke) estis svisa pentristo.
Hans Asper | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1498 en Zuriko |
Morto | 21-an de marto 1571 (72-jaraĝa) en Zuriko |
Ŝtataneco | Svislando |
Subskribo | |
Familio | |
Infano | Hans Rudolf Asper |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Kun Hans Holbein la malpliaĝa li taksiĝas esti unu el la plej gravaj portretpentristoj de sia epoko. Koncentriĝo sur tiajn bildojn probable iĝis pro la ikonoklasmo de la unuaj reformantoj.
Malgraŭ lia granda talento li ĉiam tre dependis de la superuloj, kiuj finfine koncedis pensieton al li. Tamen li mortis sub vivkondiĉoj malriĉaj.
Ĝis nun konserviĝas 30 bildoj, kies plejparto troviĝas en svisaj muzeoj. Tre ofte videblas sur ili konsilantaroj zurikaj aŭ reformantoj el la personaro ĉirkaŭ Ulrich Zwingli. Du fonoj estas rigardataj esti inter la plej malnovaj fonoj kontataj. Por la zurika eldonisto Christoph Froschauer li laboris kiel desegnisto kaj lignogravuristoj. Kelkaj verkoj aperis en la Kroniko de Johannes Stumpf kaj en libroj pri animaloj de Conrad Gesner. Krome li skizis flagojn kaj blazonojn. Li orumis la ciferplaton de la preĝejo de Sankta Petro en Zuriko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hans Asper, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.