Gustaw Teofil HOLOUBEK (naskiĝis la 21-an de aprilo 1923 en Krakovo, mortis la 6-an de marto 2008 en Varsovio) estis pola teatra kaj filma aktoro, reĝisoro kaj pedagogo, deputito de la Sejmo de Pola Popola Respubliko kaj senatano.
Gustaw Holoubek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de aprilo 1923 en Krakovo, Dua Pola Respubliko |
Morto | 6-an de marto 2008 (84-jaraĝa) en Varsovio |
Tombo | Tombejo Powązki en Varsovio |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Dua Pola Respubliko • Pola Popola Respubliko • Pollando |
Alma mater | Stanisław Wyspiański Academy for the Dramatic Arts • Bartłomiej Nowodworski High School |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Magdalena Zawadzka • Danuta Kwiatkowska |
Infano | Jan Holoubek |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • universitata instruisto • teatra aktoro • filmaktoro • teatra reĝisoro |
Li estis filo de ĉeĥo setlinta en Pollando post la 1-a mondmilito kaj edziĝinta kun polino de Krakovo. En 1939 Gustaw Holoubek volontule iĝis soldato kaj servis en la 2-a mondmilito. Malliberigita de germanoj restis en militkaptejoj en Magdeburg kaj Toruń. Estis liberigita en 1940. Dum la mallibereco li malsaniĝis je ftizo kaj pro ĝi suferis dum multaj jaroj. Ĝis 1945 Holoubek laboris en krakova gasfabriko.
Post la milito li finstudis en 1947 en Ŝtata Dramlernejo en Krakovo. Inter 1949 kaj 1956 li estis arta ĉefo, reĝisoro kaj aktoro de la Silezia Teatro en Katowice.
Li instruis en la Teatra Akademio en Varsovio kaj dum multaj jaroj estis direktoro de la Dramteatro en Varsovio. En 1983 pro konflikto kun tiutempaj aŭtoritatoj Holoubek estis maldungita.
Lia filma debuto estis rolo de Feliks Dzerĵinskij en la filmo Żołnierz zwycięstwa ("Venka soldato", 1953). Li ludis en pli ol 50 filmoj, interalie en popularaj Rękopis znaleziony w Saragossie ("Manuskripto trovita en Saragossa"), Sanatorium pod klepsydrą ("Sanatorio ĉe klepsidro") kaj Prawo i pięść" ("Juro kaj pugno").
En 1967 Holoubek ludis la rolon de Gustaw-Konrad en la teatraĵo "Dziady" en la Nacia Teatro en Varsovio. Pro patriotisma signifo de la teatraĵo, en 1968 oni decidis ĝin ne plu ludi. Tio kaŭzis protestojn de studentoj kaj komencis tiel nomatajn martajn eventojn (kontraŭreĝimaj protestoj kaj politika krizo).
En 1976 kaj 1980 li iĝis deputito de la Sejmo. En 1982 li rezignis de tiu funkcio pro komenciĝo de la eksterordinara, milita stato (administracio estis subordigita al la armeo). Inter 1989 kaj 1991 li estis senatano de jam demokrata ŝtato. En la jaroj 1992 kaj 1993 li laboris en la Konsilantaro pri Kulturo ĉe la prezidento Lech Wałęsa.
Ekde 1994 estis membro de Pola Akademio pri Scioj. Dufoje honorigita per la Kavalira Kruco de Ordeno de Pollanda Renaskiĝo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gustaw Holoubek, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.