La grenatoj estas grupo de siliciataj mineraloj, kiuj formas kristalojn dekduedrajn aŭ trapezoedrajn.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun granato aŭ grenado (eksplodaĵo). |
Ili apartenas al la nesosilikatoj (insulaj silikatoj) kaj havas jenan kemian formulon: A3B2(SiO4)3
La elementoj reprezentataj per A kaj B estas precipe kalcio, magnezio, aluminio, fero(II), fero(III), kromo(III), mangano kaj titano.
La nomo "grenato" devenas de la latina vorto granatus = grajnohava. Eble la grenato ricevis tiun ĉi nomon el la granato, kies semoj estas laŭ formo, grando kaj koloro similaj al kelkaj ruĝaj grenatoj nature troveblaj aŭ mineblaj.
Oni uzas ilin ekzemple por intajloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Grenato, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.