La Granda Incendio de Romo estis urba incendio kiu startis la nokton inter la 18a kaj la 19a de julio en la jaro 64 AD.
Ĝi kaŭzis disvastigatan detruon antaŭ esti kontrolita post ses tagoj, la 24-an de julio. Diferencaj rakontoj ĉu kulpigas la imperiestron Neronon pro ekincendii aŭ kredas, ke li organizis decidojn por reteni ĝin kaj havifi helpon por la rifuĝintoj. Por deturni la suspektojn, laŭ Tacito, li akuzis kaj persekutis la kristanojn.
La variaj historiaj rakontoj de la evento venas el tri duarangaj fontoj — Diono Kasio, Suetonio kaj Tacito. La unuarangaj rakontoj, kiuj eble inkludis historiojn verkitajn de Fabio Rustiko, Kluvio Rufo kaj Plinio la Maljuna, ne survivis. Tiuj unuarangaj rakontoj estis priskribitaj kiel kontraŭdiraj kaj troigaj. Almenaŭ kvin separataj historioj cirkulis rilate al Nerono kaj al incendio:
Ĉiukaze la incendio estis kiel okazintaĵo por la historio de Romo dum la sinteno de la imperiestro (krom kompreneble la enormeco de la tragedio) restis kiel temo por la literaturo.
Laŭ Tacito, la incendio komenciĝis en butikoj kie flamiĝemaj komercaĵoj konserviĝis, en la zono apud la Kaelio kaj la Palatino Montetoj de Romio. La nokto estis venta, tiel la flamoj povis ekdisvastiĝi rapide. La stratoj estis tre malvastaj kaj apartamentoj estis malproksime konstruitaj. La incendio haltis post ses tagoj de daŭre brulanta, tamen baldaŭ komencis ekbruli denove por aliaj tri tagoj.
Romo enhavis tiam 14 kvartalojn, tri estis tute brulitaj, kvar estis parte detruitaj kaj sep suferis damaĝojn de la incendio. Nero profitis la okazaĵon por rekonstrui la urbon laŭ nova urbanisma plano. Pro tio, li kolektis kromajn tributojn je provincoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Granda Incendio de Romo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.