George BOOLE , esperantigata kiel Georgo Buleo (naskiĝis la 2-an de novembro 1815 en Lincoln, Lincolnshire, Anglio, kaj mortis la 8-an de decembro 1864 en Ballintemple, Irlando) estis brita aŭtodidakta matematikisto kaj filozofo.
George Boole | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
George Boole | |||||
Naskiĝo | 2-an de novembro 1815 en Lincoln | ||||
Morto | 8-an de decembro 1864 (49-jaraĝa) en Ballintemple | ||||
Mortis per | pneŭmonito vd | ||||
Tombo | Cork vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Mary Everest Boole vd | ||||
Infanoj | Ethel Lilian Voynich • Alicia Boole Stott • Mary Boole Hinton • Margaret Boole Taylor • Lucy Everest Boole vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto • filozofo • logikisto • komputosciencisto vd | ||||
Laborkampo | matematika logiko vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Buleo formulis la bulean algebron, poste nomitan laŭ li, kiu formaligas logikajn deduktojn.
Laŭ li oni nomis ankaŭ ver-valoran bulean datumtipon en pluraj programadlingvoj, ekz. bool en Algol 68 kaj C++, kaj boolean en Java.
Buleon, pro lia laboro, honoris per medalo la Reĝa Societo kaj li ricevis profesorecon ĉe la Reĝina Kolegio en Cork, Irlando, kie li instruis ĝis sia morto. Li mortis, nur 49-jara, pro la sekvoj de malvarmumo.
George Boole estis edzo de Mary Everest kaj havis kvin filinojn. La lasta Etelo famiĝis poste kiel verkistino Ethel Lilian Voynich.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article George Boole, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.