Geert Wilders: Nederlanda politikisto

Geert Wilders (naskiĝis la 6-an de septembro 1963 en Venlo, provinco Limburgo) estas dekstra politikisto nederlanda.

Li estas prezidanto de la politika partio Partij voor de Vrijheid ("partio por la libereco"), kiu surprize eliris el la eŭropaj balotoj 2009 en Nederlando kiel klara venkanto. Ĝis 2004 li estis membro de la Popola Partio por Libereco kaj Demokratio (VVD). Ekde 1998 li estas membro de la dua ĉambro de la nederlanda parlamento de Nederlando.

Geert Wilders
Geert Wilders en 2014
Geert Wilders en 2014
Persona informo
Geert Wilders
Naskiĝo 6-an de septembro 1963 (1963-09-06) (60-jaraĝa)
en Venlo
Lingvoj nederlanda vd
Loĝloko Hago vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Alma mater Malferma Universitato de Nederlando vd
Partio Popola Partio por Libereco kaj DemokratioPartio por la Libereco vd
Familio
Patro Johannes Henricus Andreas Wilders vd
Patrino Maria Anne Ording vd
Gefratoj Paul Wilders vd
Edz(in)o Krisztina Wilders vd
Profesio
Alia nomo Scarlet Pimpernel vd
Okupo politikistoscenaristofilmreĝisoro vd
Aktiva en Hago vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Geert Wilders: Nederlanda politikisto
Geert Wilders: Nederlanda politikisto
vdr

Wliders plenkreskis en romkatolika medio. La 31-an de julio 1992, li edziĝis je la dua fojo kun la hungarino Krisztina Márfai. Ili ne havas infanojn.

Wilders transprenis multajn ideojn de Pim Fortuyn en sian politikan programon. Li havas precipe simpation pri Israelo kaj antipation pri la islamo. En lia politika programo, Wilders volas multe bridi enmigradon al Nederlando de novaj islamanoj, resendi kriminalajn enmigrintojn al siaj landoj de origino, kaj plene malpermesi la konstruadon de novaj moskeoj. Li ankaŭ fortege rezistas al aliĝo eventuale de Turkio al la Eŭropa Unio.

Je la fino de 2007, Wilders ankaŭ kritikis la paroladon de la reĝino Beatrikso. Li diris ke ŝi devas paŝi malantaŭen.

En marto 2008, Wilders publikigis en la Interreto sian mallongan filmon Fitna, en kio li denuncis intense la islaman terorismon kaj la Koranon. Post kiam Wilders fariĝis pli kaj pli populara en Nederlando mem, sed ankaŭ estis minacata. Ekster Nederlando, oni ofte kulpigis lin pro la dekstra ekstremismo. La eniro de Wilders en Anglion por publikigo de filmo Fitna estis rifuzita en februaro de 2009, sed ŝanĝita al permeso en oktobro samjare.

La 21-an de januaro 2009, tribunalo de Amsterdamo dekretis leĝan proceson kontraŭ Wilders, pro lia alvoko je malamo kontraŭ la islamanoj. Laŭ Wilders, ĉi tiu decido atestas malrespekton por la libereco de parolo.

La 23-an de junio 2011, Wilders estis absolvita de ĉiuj akuzoj. Nederlanda kortumo notis, ke lia parolado leĝe konformis al politika debato, sed ĉe la limo..

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

1963199820046-an de septembroEŭropaj balotoj 2009Limburgo (Nederlando)NederlandoPolitika dekstroPolitika partioPolitikistoPopola Partio por Libereco kaj DemokratioVenlo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

LitovioEŭskioHumphrey TonkinVolovanoPermesilo de GNU por Liberaj DokumentojStefan ZweigKrispomerkatikoThe Tortured Poets DepartmentŜtonumo de la diabloVladimir PutinDodekanoWorldCatIntroduction to Objectivist EpistemologyCandelaria (Santa Cruz de Tenerife)1-UndekinoArba tagoSeksa pozicioStriptizistoTempoIndonezioZimbabvoTuberkulozoJava (programlingvo)Usona Enlanda MilitoLaseroPiedoKotonsepariloMina (Sauda Arabio)Kongresa PollandoJuan Antonio VillacañasPeter AlexanderUniversala Kongreso de EsperantoJavaScriptIranoBraziloAngorojSenpilota aviadiloTriangulo de la mortoNacia Park-Rezervejo de la Mingana InsularoLa skuado de la kanabo (Francesco Filippini)Sylvia SaintVulvoPlatonoSârbi (Bihor)LingvoCirkumcidoRetforumoVikioSandviĉo (seksumado)OperaciumoListo de Esperantigitaj programojPatreonKolumoIsraeloVikipedio en EsperantoStrato Respubliko (Tjumeno)Internacia helpoPetroupimClermont-de-l'Oise (stacidomo)LiĥtenŝtejnoMalaja lingvoItala lingvoBéla RigóDNAPortugalio🡆 More