Gasgiganto – ankaŭ nomata jupitersimila planedo, gasogiganto, aŭ gasplanedo – estas astronomia termino por grandaj planedoj, kiuj konsistas plejparte el la malpezaj gasoj hidrogeno kaj heliumo. Ili enhavas nur etajn porciojn de pezaj materialoj kaj rotacias rapide.
Gasgigantoj ne havas malmolan surfacon, sed ilia denso kreskas gradiente enen. Tamen ili povas havi kompaktan kernon – kiu estas eble necesa por ilia formado – sed kiu konsistigas nur etan parton de ilia maso.
La malo de la gasgigantoj estas la tersimilaj planedoj, kiuj havas grandan denson, malmolan kruston kaj pli malrapidan rotacion.
Nia sunsistemo enhavas kvar gasgigantojn, ĉiuj el la eksteraj planedoj: Jupitero, Saturno, Urano kaj Neptuno. Krom ilia kemia konsistenco ili diferencas de la tersimilaj planedoj per iliaj ringoj kaj granda nombro de satelitoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gasgiganto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.