Garde à vue (Gardado ĉe vido) estas franca filmo de Claude Miller, aperinta en 1981.
Gardado ĉe vido | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Garde à vue |
Produktadlando | Francio |
Originala lingvo | franca |
Kina aperdato | 1981 |
Daŭro | 90 min. |
Ĝenro | detektivo |
Kameraado | Bruno Nuytten |
Reĝisoro(j) | Claude Miller |
Produktisto(j) | Georges Dancigers, Alexandre Mnouchkine |
Scenaro | Claude Miller, Michel Audiard, Jean Herman |
Laŭ la verko de | Brainwash fare de John Wainwright |
Muziko de | Georges Delerue |
Ĉefrolantoj | Romy Schneider, Michel Serrault, Lino Ventura, Guy Marchand |
Honorigoj | César Award for Best Writing • César Award for Best Actor • César Award for Best Editing • César Award for Best Supporting Actor |
IMDb | |
Iun silvestran vesperon, la korpoj de du knabinetoj, mortigitaj kaj perfortitaj, ĵus estis trovitaj en la dunoj.
Inspektoro Antoine Gallien, helpata de sia kunulo Belmont, akceptas en policejo notarion Martinaud, lokan burĝon. Martinaud bone konis unu el la knabinetoj, kaj ia mistero ŝvebas super lia privata vivo. Prema kaj senkompata senelira kunfruntiĝo komenciĝas...
Inspektoro Gallien komence ne kredas, ke temas pri la murdisto, tamen la ambigua sinteno de Martinaud, kies kolero iom post iom grandiĝas, kiam indicoj akumuliĝas kontraŭ li, ŝanĝas lian opinion: de atestanto, li fariĝas suspektato kaj Gallien gardas lin ĉe vido, Martinaud volante forlasi la policejon. Gallien tamen estas ĝenata de manko de pruvoj, kaj sciigas tion al sia superulo. Li retrovas Martinaud rastita de sia kunulo sed rifuzas denunci lin. La alveno de la edzino de Martinaud semas perturbon: laŭ ŝi, ŝia edzo (kun kiu seksaj rilatoj estas nulaj) havas nekonvenan emon al infanoj, kaj ŝi diras, ke ŝi pretas doni al inspektoro indicon kulpigantan ŝian edzon por unu el la murdoj. Martinaud tiam rezignas kaj rakontas la murdojn.
Tiam alvenas turnopunkto: la vera murdisto estas arestita kaj konfesas ĉion. Gallien forgardas Martinaud, kaj pridemandita de tiu ĉi - ĉu li kunvokus al tribunalo Camille, cititan de lia edzino, laŭ kiu Martinaud parolus al ŝi logmaniere -, la inspektoro ŝajnigas nekomprenon. Martinaud eliras kaj retrovas sian edzinon memmortigintan - post ŝi ĉeestis la malkovron, kiu senkulpigis lian edzon - en ilia aŭto. La filmo finiĝas per la konsternita vizaĝo de Gallien.
La estonta kantistino Elsa ludas unuafoje en kino, en rolo de Camille, knabineto al kiu Jérôme Martinaud enamiĝas, kio provokas ĵaluzon de lia edzino.
1982:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Garde à vue (filmo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.