Gérgal estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio.
Ĝi estas en la komarko Filabres-Tabernas en la centro de la provinco. La areo de la municipo estas 228 km2 kie loĝas 1093 geloĝantoj, do loĝdenso estas 4.8 loĝ./km2. Gérgal situas je 40 km de la provinca ĉefurbo Almería.
Gérgal | ||||
---|---|---|---|---|
Gérgal (Almería, Andaluzio) | ||||
municipo en Hispanio | ||||
Blazono | ||||
Administrado | ||||
Statuso | Municipo | |||
Ŝtato | Hispanio | |||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | |||
Provinco | Almería | |||
Municipo | Gérgal | |||
Poŝtkodo | 04550 | |||
Retpaĝaro | Gérgal.es | |||
Politiko | ||||
Loka registaro | Ayuntamiento de Gérgal | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 1 093 | |||
Loĝdenso | 4,8 loĝ./km² | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 37°7′N 2°32′U / 37.117°N, 2.533°U 2°32′U / 37.117°N, 2.533°U | |||
Alto | 758 m | |||
Areo | 228 km2 | |||
Horzono | UTC+01:00 [+] | |||
| ||||
Alia projekto | ||||
Vikimedia Komunejo Gérgal [+] | ||||
En ties municipa teritorio, sur la montopinto de la Sierra de los Filabres estas la Observatorio de Calar Alto (2 168 msm), administrata de la CAHA (Centro Astronómico Hispano Alemán). Krome estas kastelo kaj preĝejo.
Gérgal estas en la centra parto de la Provinco Almerio, sur la suda deklivaro de la montaro Sierra Filabres je altitudo de 763 msm. Ĝia municipa teritorio kiu bordas al la Dezerto de Tabernas havas areon de 228 km² kaj limas kun la municipoj Tabernas, Castro de Filabres, Olula de Castro, Bacares, Serón, Alcóntar, Baza, Nacimiento, Alboloduy, Santa Cruz de Marchena, Santa Fe de Mondújar kaj Gádor.
Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 1093 geloĝantoj de la municipo Gérgal estas 519 inoj kaj 574 viroj. En la 228-kvadratkilometra teritorio estas 7 setlejoj, kie loĝas 1040 geloĝantoj, kaj aliaj 53 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 6, 4 inoj kaj 2 viroj, kaj mortis 16, 10 inoj kaj 6 viroj. Tiel la natura kresko estis -10 (-0.9%). La laborkapabla loĝantaro estis 410 homoj (37.5%).
En la 1910-aj jaroj oni atingis pinton de pli ol 6000 loĝantoj, sed poste iom post iom oni falis ĝis la nuna milo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gérgal, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.