Frigyes Marton , laŭ hungarlingve kutima nomordo Marton Frigyes estis hungara reĝisoro, teatrestro.
Frigyes Marton | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de junio 1928 en Budapeŝto |
Morto | 29-an de aŭgusto 2002 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Memorigilo | |
Familio | |
Infanoj | Mária Marton • Frigyes B. Marton |
Okupo | |
Okupo | teatra reĝisoro • teatrestro |
Frigyes Marton [1] naskiĝis la 17-an de junio 1928 en Budapeŝto, li mortis la 29-an de aŭgusto 2002 en Budapeŝto.
Frigyes Marton frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris reĝisoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1954. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Pécs). Inter 1958 kaj 1962 li reĝisoradis en pluraj malgrandaj teatroj en Budapeŝto, poste li akiris statuson en Hungara Radio. Li transprenis taskojn pri humuraj programoj. Inter 1970 kaj 1980 li estis reĝisoro de kabareta teatro, poste ties teatrestro 5 jarojn. En 1985 li pensiuliĝis. Li ricevis 5 premiojn inter 1968-1985. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis 2 gefilojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Frigyes Marton, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.