Friedrich Moritz STAPFF (naskiĝinta la 26-an de oktobro 1836 en Gerstungen, mortinta la 17-an de oktobro 1895 en Tanga) estis germana geologo.
Danke al la de li projektita kaj realigita geologia profilo eblis sukcese kaj sekure konstrui la Gotard-tunelon en Svislando.
Estante filo de la en Gerstungen deĵoranta oficejkomisaro Georg Caspar Stapff kaj vivante poste en Tiefenort li studis inter 1854 kaj 1856 ĉe Minakademio Freiberg. Post studofino Stapff iris Svedujon kaj laboris ekz. kiel monta inĝeniero en Falun. Poste li aktivis en Usono. En 1873 li dungitis fare de la svisa Gotard-fervojlinio por solvi diversajn geologiajn problemojn. Tiuokaze li faris sukcesan geologian profilon de la borota vojgalerio kolektante referencekzemplerojn de ĉiuj tieaj ŝtontavoloj. Tiu ĉi kolektro pri ne tute 150 ŝtonspecoj troviĝas ekz. ĉe Verkehrshaus der Schweiz.
Post finfaro de la tunelo laŭ siaj planoj Stapff venis Berlinon estonte mineja ekspertizulo en multaj eŭropaj ŝtatoj. En 1893 li habilitiĝis ĉe la Teknika altlernejo pri dinamika geologio. Tiam li ekloĝis en Weißensee (Pankow). En aŭgusto 1895 Stapff vojaĝis laŭ komisio de Deutsch-Ostafrikanische Gesellschaft al Germana Orient-Afriko por esplori orovejnojn en la tanzania Usamabara-valo. Dum tiu ĉi ekspedicio, kies finiĝo planitis por decembro 1895, li ekmalsanis grave kaj mortis. Mallonge antaŭmorte li trovis ankoraŭ oran kvarcofonton. De la brita inĝeniero Martin, kiu kontinuigis la laborojn de Stapff, taksitis ekspluatinda la de la germano priskribita orkvarcgango (kun longeco de kvin kilometroj).
Al sia akademio en Freiberg Stapff restis fidela ankaŭ studintece kaj donis al ĝi donacojn.
Inter 1883 kaj 1886 Stapff membris ĉe la prusia geologisocieto Preußische Geologische Landesanstalt (PGLA). Ĉe Muzeo Werratal (Gerstungen) oni estime informas pri la agadoj la urbofilo Stapff.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Friedrich Moritz Stapff, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.