Franconville-la-Garenne, aŭ pli simple Franconville, estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo lokita en la departemento Val-d'Oise kaj en la regiono Francilio.
Franconville | |||||
---|---|---|---|---|---|
Panoramo de la placo Charles de Gaulle. | |||||
komunumo en Francio | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Francilio | ||||
Departemento | Val-d'Oise | ||||
Arondismento | Pontoise | ||||
Kantono | Franconville (ĉefurbo) | ||||
| |||||
INSEE kodo | 95252 [+] | ||||
Poŝtkodo | 95130 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 95252 | ||||
Retpaĝaro | http://www.ville-franconville.fr/ | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Francis Delattre 2001-2008 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 33 665 (1999) | ||||
Loĝdenso | 5 438 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 2° 14′ O 48.9880555555562.230555555555648° 59′ N, 2° 14′ O | ||||
Alto | De 54 al 167 m | ||||
Areo | 6,19 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Franconville (Val-d'Oise) [+] | |||||
Ĝi havas proksimume 34 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Franconvillois. Franconville estas la ĉefurbo de unu kantono kaj situas apud Pontoise.
Franconville troviĝas 20 kilometrojn nordokcidente de Parizo, ene de la valo de Montmorency. En 2005, ĝi estis la kvina plej multhoma urbo de la departemento Val-d'Oise.
La nomo Francorum Villa ("domo de la Frankoj") aperis en la verkoj de la abato Suger de Saint-Denis en 1137. Sed la urbo ne vere disvolviĝis antaŭ la 16-a jarcento. Dum la Franca Revolucio de 1789, Franconville (kiu tiam nomiĝis Franconville-la-Garenne) ricevis alian nomon : Franconville-la-libre.
Je la 16-a de septembro 2005, loĝanto kaj senlaboristo de Franconville gajnis pli ol 75 milionojn da eŭroj danke al la eŭropa loterio "EuroMillions", tio estas la plej granda loteria gajno en la historio de Francio.
Ekzistas en Franconville kastelo, kiu estis akirita en 1788 de la sciencisto kaj filantropo Antoine Alexis Cadet de Vaux. Apud la kastelo etendiĝas bela pejzaĝparko kun tre variaj arbspecoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Franconville, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.