Francaj Idiotismoj

Jen kelkaj idiotismoj en la franca lingvo :

    avoir du pain sur la planche (laŭvorte: havi panon sur la breto)
    havi laboron
    avoir l'estomac dans les talons (laŭvorte: havi la stomakon en la kalkanoj)
    tre malsati.
    bâtir des châteaux en Espagne (laŭvorte: konstrui kastelojn en Hispanio)
    havi nerealigeblajn projektojn
    coûter les yeux de la tête/la peau des fesses (laŭvorte: kosti la okuloj de la kapo/la haŭto de la sidvangoj)
    esti multekostega
    être plus royaliste que le roi (laŭvorte: esti pli reĝista ol la reĝo)
    ĝisostuli
    être un rat de bibliothèque (laŭvorte: esti biblioteka rato)
    esti ege legema.
    impossible n'est pas français (laŭvorte: neeble ne estas franca)
    les carottes sont cuites (laŭvorte: la karotoj estas kuiritaj)
    estas la fino.
    tiré par les cheveux (laŭvorte: tirita de la haroj)
    dubinde komplika kaj/aŭ je la limo de (mal)logiko.

ne pas mettre de gants (laŭvorte: ne surmeti gantojn)
paroli libere pri malfacila, tabua temo aŭ paroli ofende sen mildigo. Samsence: ne pas mâcher ses mots. (laŭvorte: ne maĉi siajn vortojn)

    un bled ravitaillé par les corbeaux (laŭvorte: vilaĝaĉo provianta de la korvoj)
    vilaĝeto malfacile atingebla.
    un gros mot (laŭvorte: dika vorto)
    fivorto, sakraĵo
    c'est dans la poche (laŭvorte: estas en la poŝo)
    tuta sin sekvas perfekte
    casser les pieds (laŭvorte: rompi la piedojn)
    supertedi, tedegi

Samsence, pli krude faire chier (laŭvorte: fekigi)

    croire au père Noël (laŭvorte: kredi al Avo Frosto)
    1. Kredi ke Avo Frosto ekzistas.
    2. Iluziiĝi
    entre deux âges (laŭvorte: inter du aĝoj)
    mezaĝa.
    donner sa langue au chat (laŭvorte: doni sian langon al la kato)
    rezigni pri la divenado, pri demando. Antaŭ la 19-a jarcento, oni uzis la esprimon donner sa langue au chien tio estas doni sian langon al la hundo : ĉar ĝi paneas,la lango indas nur nutri la hundon, same kiel banala manĝrestaĵo.
    avoir un chat dans la gorge (laŭvorte: havi katon en la gorĝo)
    ekraŭkvoĉiĝi.
    il pleut des cordes (laŭvorte: pluvas ŝnuroj)
    Pluvegas. Kun sama senco : Il tombe des curés (laŭvorte: faladas pastroj) - pro la nigra koloro de nuboj)
    faire un four (laŭvorte: fari fornon)
    fiaski, malsukcesi
    prendre ses jambes à son cou (laŭvorte: preni siajn krurojn je sia kolo)
    plej rapide kuri, fuĝegi.
    mettre les pieds dans le plat (laŭvorte: meti la piedojn en la pladon)
    rekte paroli pri tikla afero anstataŭ eviti ĝin.
    un navet (laŭvorte: napo)
    filmaĉo, libraĉo, malbonega filmo aŭ libro.
    Casse-toi ! (laŭvorte: Rompiĝu vi!)
    Foriru!
    Ta/Votre gueule ! (laŭvorte: Vian faŭkon!)
    Silentu!
    prendre la tête (laŭvorte: preni la kapon)
    inciti, zorgigi
    jeter l'argent par les fenêtres (laŭvorte: ĵeti la monon tra la fenestroj)
    malŝpari, elspezi multe da mono, esti malŝparema
    métro - boulot - dodo (laŭvorte: metroo - laboro - dormo)
    teda ĉiutaga agado
    être à cheval sur… des principes, la politesse, l'orthographe, etc (laŭvorte: rajdi… principojn, ĝentilecon, ortografion, ktp.)
    esti rigora pri…
    parler français comme une vache espagnole (laŭvorte: paroli la francan kiel hispana bovino)
    misparoli la francan.
    quand les poules auront des dents (laŭvorte: kiam la kokinoj havos dentojn)
    bildo pri evento kiu neniam alvenos
    une oie blanche (laŭvorte: blanka anserino)
    senkulpa kaj iom stulta juna knabino.
    se jeter dans la gueule du loup (laŭvorte: sin ĵeti en la faŭkon de la lupo)
    fali en kaptilon.
    la gent trotte-menu (laŭvorte: la fajntrota gento)
    Reference je Jean de La Fontaine, idiotismo signanta la malgrandaj ronĝuloj (geratoj, gemusoj, ktp).
    c'est la fin des haricots (laŭvorte: estas la fino da la fazeoloj)
    ĉio estas finita.
    une histoire Belge (laŭvorte: Belga historio)
    franca ŝerco mokanta la Belgojn
    une poule mouillée (laŭvorte: malseka kokino)
    timemul(in)o
    être le dindon de la farce (laŭvorte: esti la meleagro de la farso)
    esti mokinda

Mr/me/lle Je-Sais-Tout (laŭvorte: S-ro/S-ino/F-ino Mi-Scias-Ĉia)
ul(in)o kiu kredas tre scii

    Mr/me/lle De-Quoi-Je-Me-Mêle (laŭvorte: S-ro/S-ino/F-ino Mi-Zorgas-Pri-Kio)
    ul(in)o kiu zorgas pri ĉio
    gagner le cocotier (laŭvorte: gajni la kokoso)
    akiri gravan rezulton
    avoir un polichinelle dans le tiroir (laŭvorte: havi pulĉinelon en la tirkesto)
    esti graveda
    secret de Polichinelle (laŭvorte: Pulĉinela sekreto)
    sekreto kiu estas konata de ĉiuj
    comme ci comme ça (laŭvorte: )
    iele-trapele

Tags:

Franca lingvoIdiotismo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

PermakulturoFamilio (biologio)Kruda materialo1703VoksignoMasturbadoDomoBajtoMinkaStatistika Divizio de la Unuiĝintaj NaciojPublika nudecoLitovioSenpenetra seksumado3-NoninoZagreba metodoŜenŝjio2-Hekseno1962Petr TomašovskýBaronoPhilo Taylor FarnsworthContadoraFutbaloGenro (biologio)OlhãoSebiș (Arad)BabilejoMariana FosegoLatina lingvoStefan ZweigNikotinoSeksfrotadoStrato Respubliko (Tjumeno)EsperantoYoussef HindiDomajna nomsistemoVikipedioAŭstrioListo de Esperantigitaj programojPrivacy BadgerMalvola orgasmoSatanismo2024Studentoj de Teknikuniversitato de BudapeŝtoMarso (planedo)Genra duumismoJulio CezaroOkulharojSmolkovBiblioInternacia Fonetika AlfabetoEast SussexCAPTCHAKrokodiliBuŝa seksumadoVideohelpa arbitracioKastelo Prielau2020Lena KarpuninaHispana lingvoSokratoMunicipoj de Valencia KomunumoAlcoutimUsona MararmeoRIA NovostiBloggerRapidresponda kodoOSI-modeloCurtici🡆 More