Fort Worth estas la kvina plej granda urbo de Teksaso kaj la 18-a plej granda de Usono.
Laŭ censa takso de 2020 ĝi havis 918 915 loĝantojn. Fort Worth estas la adminnistra centro de la kantono Tarrant. Ĝi situas preskaŭ 50 kilometroj de Dallas kaj formas kun tiu urbo la metropolon „Dallas-Fort-Worth“. En Fort Worth la Texas Christian University havas sian sidejon. En la urbo ankaŭ troviĝas la centra administrejo de American Airlines, la plej granda flug-kompanio de la mondo.
Fort Worth | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono • urbego • kantona sidejo | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 918 915 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 002 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 97° 20′ U 32.756388888889-97.332532° 45′ N, 97° 20′ U [+] | ||||
Alto | 216 m [+] | ||||
Areo | 916,76 km² (91 676 ha) [+] | ||||
Horzono | centra horzono de Nordameriko [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Fort Worth, Texas [+] | |||||
En 1849 Fort Worth estis fondita kiel armea posteno kaj nomita laŭ generalo William J. Worth, komandinto de la usonaj trupoj en la milito inter Meksikio kaj Usono.
Pli poste la urbo evoluis al unu el la plej grandaj centroj de bovo-komerco de Usono, ĉar ĝi situis apud grava transportvojo por bovoj, la t.n. Chisholm Trail. En 1876 Fort Worth estis ligita al la fervoja reto de la Texas and Pacific Railroad, kio plifortigis la gravecon de la urbo kiel nodo de bovo-transporto. Ĝis hodiaŭ la urbo havas la renomon de "bov-gardista urbo".
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1980 | 385.164 |
1990 | 447.619 |
2000 | 534.694 |
2005 | 623.119 |
2006 | 653.320 |
La muzeoj de la „Cultural District“ ("Kultura distrikto") apartenas al la plej gravaj de Usono:
Philip Johnson ankaŭ kreis Water Gardens (1976), en parko en la urbocentro kun atento-kaptaj fontanoj. Ĝi fariĝis internacie konata pro la Science-Fiction-filmo Logan´s Run, filmita parte tie.
En Fort Worth troviĝas la internacia flughaveno Dallas-Fort Worth (IATA-kodo: DFW).
La trafiko en la urbo kaj al la ĉirkaŭa regiono estas dominita de aŭtoj. Tramo ekzistis inter 1963 kaj 2002 Fort Worth estas sidejo de la fervoja kompanio Burlington Northern Santa Fe Railway.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Fort Worth, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.