Formulo 1

Formulo 1 (F1) estas konkura kategorio en la regularo de FIA (Fédération Internationale de l'Automobile).

Formulo Unu aŭ Grand-Premia aŭto-kurado estas laŭ multaj la pinto de aŭtosporto kaj ĉiukaze estas la plej altkosta sporto en la mondo. Ĝi konsistas el serio da (nun 19) konkuroj en kurejoj sur ordinaraj stratoj kaj specialaj aŭto-konkurejoj. Kvankam la centro de Formulo Unu estas sendube Eŭropo, kuradoj okazas ankaŭ en Ameriko, Azio kaj Aŭstralio.

Formulo 1
Formulo 1
Formulo 1
Nick Heidfeld kaj Nico Rosberg dum Grand Prix de Aŭstralio 2008
Nick Heidfeld kaj Nico Rosberg
dum Grand Prix de Aŭstralio 2008
Formulo 1
automobile racing series • monda ĉampionkonkurso
formula aŭtovetkuro
Fakoj
Monda ĉampionumo de pilotoj
Pokoalo de konstruistoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Nomo: Internacia aŭtomobila federacio
Fondita: 1904
TTT: www.formula1.com
Rilataj paĝoj
Kategorio:Formulo Unu
Formulo 1
vdr
Formulo 1
emblemo
Formulo 1
automobile racing series • monda ĉampionkonkurso
formula aŭtovetkuro
Komenco 1950 vd
Retejo Oficiala retejo
Formulo 1
Formulo 1
vdr

Historio

En sia historio, la serio evoluis el antaŭmilitaj Eŭropaj Grand-Premiaj kuradoj en la 1930aj jaroj. Reviviĝis aŭtosporto post la dua mondmilito, kaj tiam oni formaligis la ĉampionumon en 1950. Reguloj ŝanĝiĝis multe kiel ankaŭ pliboniĝis aŭto-teĥnologio, je la enkonduko de `flugiloj' kaj aerodinamika grund-efiko en la malfruaj 1970aj, kaj tiam en la 1980aj, la epoko de turbo-motoroj, kiam kuradis la plej forta aŭto-ligo de iam.

La malfruajn 1980ajn aperis multspecaj elektronikaj helpiloj, por ke stiristoj (de kelkaj nomataj "pilotoj") pli bone regu siajn trememajn maŝinojn, interalie aktivaj risortoj, nekrampaj bremsoj kaj tiro-stabiligo. Iujn evoluaĵojn inspiris modernaj strat-aŭtoj, kaj reciproke iuj, ekzemple aktivaj risortoj, inventiĝis por konkursoj kaj poste havebliĝis ĉe publiko. Ĉiukaze, spektantoj perceptis ke la evoluaĵoj neniigis la neceson por pilota kapablo kaj tial do en 1994 la F1-grupo devigis nature aerumitajn motorojn kaj forigis multe da helpiloj. Iom post iom kelkaj revenis je la konstato ke la teamoj malobeas la regulojn.

Nunaj reguloj de Formulo Unu postulas ke la aŭtojn konstruu la teamoj mem. La reguloj unikas en Formulo Unu. Ili postulas ke la aŭtojn drivu 3-litraj, normale aerumitaj motoroj. Ĉiuj aŭtoj havas motoron V-8, situanta inter la piloto kaj la malantaŭa akso, tipe havanta 800-ĉevalan povon. La aŭtoj, samkiel en la plimulto da klasoj de eksterarad-aŭtoj, havas grandajn flugilojn kiuj premas la aŭton al la strato, La subaĵo estas ebena, malkiel en antaŭaj epokoj, kiam invertita aerofolio kreis sub la aŭto spacon da malalta premo, por efike suĉi la aŭton al la strato. La aŭtoj konstruiĝas el miksaĵo de karba fibro kaj similaj malpezegaj (kaj multege altkostaj) materialoj, kun minimuma seka pezo de 500 kilogramoj. Laŭ regulo, la pneŭoj havas minimume tri sulkojn por malrapidigi la aŭtojn. (Glata pneŭo, sen sulkoj, plej bonus en sekaj kondiĉoj). La brulaĵon speciale rafinas la grandaj benzinaj korporacioj. Bremsoj estas karbo-fibraj diskoj. La aŭtoj estas arkitektitaj por minimuma pezo, kaj sekve, post la fino de la kurado estas esence forĵetindaj. Ferdinand Porsche diris, ke optimuma konkurs-aŭto disfalas ĉe la celo – alie ĝi havis nenecese fortan konstruon.

En pasintaj jaroj, troaĵo da aŭtoj venis por konkursi en F1, kaj teamoj devas meriti antaŭe por havi sian lokon sur la krado. Nun, la kostoj estas tiom altaj kaj la ebleco ne kuri ne plu estas praktika, tial do la organizaĵo kiu prizorgas la ĉampionumon (FOCA), vendas al teamoj la rajton konkursi en F1-kuradoj. Ĉiu teamo kurigas meze du aŭtojn en ĉiu kurado.

Kuradoj

Formulo 1 
aŭto McLaren de David Coulthard, dum la granda premio de Kanado en Montrealo en 1998

Semajnfino de kurado komenciĝas kutime vendredon, per libera praktiko dum kiu la pilotoj lernos la kurejon, kaj la teamoj eksperimentas pri la aŭtoj kaj determinas la plej bonajn aranĝojn por tiu kurejo. Meritado, por determini la ordon de la aŭtoj por la krado, okazas kutime sabaton. La pilotoj dum unu horo provas fari plej rapidan ĉirkaŭon, kaj la ordon oni fiksas laŭ ĉies plej rapidan ĉirkaŭiron. Okazas dum la semajnfino kuradoj en aliaj aŭtoklasoj por distri la spektantojn.

La kurado mem, kutime okazanta dimanĉan posttagmezon, komenciĝas per praktika ĉirkaŭo, post kiu la aŭtoj kuniĝas sur la "krado" laŭ la ordo en kiu ili meritis. Ili ekas je la komenc-signo situanta super la komenc-fina linio kaj konsistanta el kvin lumoj. Ĉiu brilas unu sekundon kaj ĉiuj malheliĝas, je kiam komenciĝas la kurado. La plimulto da kuradoj distancas 300 kilometrojn, kaj daŭras ne pli ol 2 horojn. Pilotoj haltas por freŝaj pneŭoj (antaŭe ankaŭ por repreni la brulaĵon, sed la reguloj tion malpermesis) minimume unu fojon, kaj eble du aŭ tri fojojn. Decidi kiam fari la revivigan halton (angle pit stop, france arrêt ravitaillement) kompare kun aliaj aŭtoj estas gravege - se kuranta piloto sekvas antaŭan aŭton kaj ne povas pasi, tiu eble haltus pli frue esperante ke kiam ili rekurados, ili povus kuri kiom eble plej rapide en libera aero, kaj tiel do povis pasi aliajn haltantajn aŭtojn.

Poentojn gajnas la pilotoj kaj teamoj ekskluzive pro ties rango en iu kurado. La gajninto ricevas 25 poentojn, duarangulo 18 poentojn, triarangulo 15, kvara 12, kvina 10, sesa 8, sepa 6, oka 4, naŭa 2 kaj deka 1. La jarĉampiono estas la piloto (aŭ por la konstruista ĉampionumo, la teamo) kun plej da poentoj.

Malgraŭ ĝia stato kiel la pinto de aŭtosporto laŭ buĝetoj kaj pilota lerto, oni ofte akuzas ke Formulo-Unu estas neekcita kompare kun malpli prestiĝaj kategorioj. La malsamoj de pilotaj kapabloj kutime negravas pro la relativaj rapidoj en la malsamaj konstruistoj, kaj pasado sur la kurejo maloftas pro la aerodinamiko; sekvantajn aŭtojn malbone efikas la fronta aŭto (tial do pasi estas tre riske kaj preskaŭ neniam okazas, krom se la sekvanta aŭto estas multe pli rapida ol la fronta).

Formulo Unu estas iomete pli obskura en Usono kompare kun ties preskaŭ tute enlanda eksterarad-aŭta serio "IndyCar Series" kaj NASCAR, tamen laŭ buĝeto kaj tutmonda televida spektantaro, ĝi pli grandas ol ambaŭ. Taksoj pri la buĝeto por Ferrari dum 1999 estis ĉirkaŭ 240 milionoj da usonaj dolaroj, kaj eĉ Minardi, la plej malforta teamo, laŭdire elspezis 50 milionojn. Taksoj pri televida spektantaro estas po ĉirkaŭ 300 milionoj por ĉiu kurado.

Ĉampionoj

Formulo 1 
Kurojn la ŝtatoj verdaj gastigas, la malhelgrizaj gastigis

En 1950, mond-ĉampionuma Formulo Unu kreiĝis por pilotoj. En 1958, oni starigis ĉampionumon ankaŭ por konstruistoj.

Sezono ĉampiono Teamo de ĉampiono
(aŭto—motoro)
Pokalo de konstruistoj
(aŭto—motoro)
1950 Formulo 1 Giuseppe Farina Formulo 1 Alfa Romeo ne ekzistis
1951 Formulo 1 Juan Manuel Fangio Formulo 1  Alfa Romeo ne ekzistis
1952 Formulo 1  Alberto Ascari Formulo 1  Ferrari ne ekzistis
1953 Formulo 1  Alberto Ascari Formulo 1  Ferrari ne ekzistis
1954 Formulo 1  Juan Manuel Fangio Formulo 1 Maserati
Formulo 1 Mercedes
ne ekzistis
1955 Formulo 1  Juan Manuel Fangio Formulo 1 Mercedes ne ekzistis
1956 Formulo 1  Juan Manuel Fangio Formulo 1  Ferrari ne ekzistis
1957 Formulo 1  Juan Manuel Fangio Formulo 1  Maserati ne ekzistis
1958 Formulo 1  Mike Hawthorn Formulo 1  Ferrari Formulo 1  Vanwall
1959 Formulo 1  Jack Brabham Formulo 1  Cooper—Climax Formulo 1  Cooper—Climax
1960 Formulo 1  Jack Brabham Formulo 1  Cooper—Climax Formulo 1  Cooper—Climax
1961 Formulo 1  Phil Hill Formulo 1  Ferrari Formulo 1  Ferrari
1962 Formulo 1  Graham Hill Formulo 1  BRM Formulo 1  BRM
1963 Formulo 1  Jim Clark Formulo 1  Lotus—Climax Formulo 1  Lotus—Climax
1964 Formulo 1  John Surtees Formulo 1  Ferrari Formulo 1  Ferrari
1965 Formulo 1  Jim Clark Formulo 1  Lotus—Climax Formulo 1  Lotus—Climax
1966 Formulo 1  Jack Brabham Formulo 1  Brabham—Repco Formulo 1  Brabham—Repco
1967 Formulo 1  Denny Hulme Formulo 1  Brabham—Repco Formulo 1  Brabham—Repco
1968 Formulo 1  Graham Hill Formulo 1  LotusFord Formulo 1  LotusFord
1969 Formulo 1  Jackie Stewart Formulo 1  MatraFord Formulo 1  MatraFord
1970 Formulo 1  Jochen Rindt Formulo 1  LotusFord Formulo 1  LotusFord
1971 Formulo 1  Jackie Stewart Formulo 1  Tyrrell—Ford Formulo 1  Tyrrell—Ford
1972 Formulo 1  Emerson Fittipaldi Formulo 1  LotusFord Formulo 1  LotusFord
1973 Formulo 1  Jackie Stewart Formulo 1  Tyrrell—Ford Formulo 1  LotusFord
1974 Formulo 1  Emerson Fittipaldi Formulo 1  McLarenFord Formulo 1  McLarenFord
1975 Formulo 1  Niki Lauda Formulo 1  Ferrari Formulo 1  Ferrari
1976 Formulo 1  James Hunt Formulo 1  McLarenFord Formulo 1  Ferrari
1977 Formulo 1  Niki Lauda Formulo 1  Ferrari Formulo 1  Ferrari
1978 Formulo 1  Mario Andretti Formulo 1  LotusFord Formulo 1  LotusFord
1979 Formulo 1  Jody Scheckter Formulo 1  Ferrari Formulo 1  Ferrari
1980 Formulo 1  Alan Jones Formulo 1  WilliamsFord Formulo 1  WilliamsFord
1981 Formulo 1  Nelson Piquet Formulo 1  Brabham—Ford Formulo 1  WilliamsFord
1982 Formulo 1  Keke Rosberg Formulo 1  WilliamsFord Formulo 1  Ferrari
1983 Formulo 1  Nelson Piquet Formulo 1  Brabham—Ford Formulo 1  Ferrari
1984 Formulo 1  Niki Lauda Formulo 1  McLaren—TAG-Porsche Formulo 1  McLaren—TAG-Porsche
1985 Formulo 1  Alain Prost Formulo 1  McLaren—TAG-Porsche Formulo 1  McLaren—TAG-Porsche
1986 Formulo 1  Alain Prost Formulo 1  McLaren—TAG-Porsche Formulo 1  WilliamsHonda
1987 Formulo 1  Nelson Piquet Formulo 1  WilliamsHonda Formulo 1  WilliamsHonda
1988 Formulo 1  Ayrton Senna Formulo 1  McLarenHonda Formulo 1  McLarenHonda
1989 Formulo 1  Alain Prost Formulo 1  McLarenHonda Formulo 1  McLarenHonda
1990 Formulo 1  Ayrton Senna Formulo 1  McLarenHonda Formulo 1  McLarenHonda
1991 Formulo 1  Ayrton Senna Formulo 1  McLarenHonda Formulo 1  McLarenHonda
1992 Formulo 1  Nigel Mansell Formulo 1  WilliamsRenault Formulo 1  WilliamsRenault
1993 Formulo 1  Alain Prost Formulo 1  WilliamsRenault Formulo 1  WilliamsRenault
1994 Formulo 1  Michael Schumacher Formulo 1  BenettonFord Formulo 1  WilliamsRenault
1995 Formulo 1  Michael Schumacher Formulo 1  BenettonRenault Formulo 1  BenettonRenault
1996 Formulo 1  Damon Hill Formulo 1  WilliamsRenault Formulo 1  WilliamsRenault
1997 Formulo 1  Jacques Villeneuve Formulo 1  WilliamsRenault Formulo 1  WilliamsRenault
1998 Formulo 1  Mika Häkkinen Formulo 1  McLarenMercedes Formulo 1  McLarenMercedes
1999 Formulo 1  Mika Häkkinen Formulo 1  McLarenMercedes Formulo 1  Ferrari
2000 Formulo 1  Michael Schumacher Formulo 1  Ferrari Formulo 1  Ferrari
2001 Formulo 1  Michael Schumacher Formulo 1  Ferrari Formulo 1  Ferrari
2002 Formulo 1  Michael Schumacher Formulo 1  Ferrari Formulo 1  Ferrari
2003 Formulo 1  Michael Schumacher Formulo 1  Ferrari Formulo 1  Ferrari
2004 Formulo 1  Michael Schumacher Formulo 1  Ferrari Formulo 1  Ferrari
2005 Formulo 1  Fernando Alonso Formulo 1  Renault Formulo 1  Renault
2006 Formulo 1  Fernando Alonso Formulo 1  Renault Formulo 1  Renault
2007 Formulo 1  Kimi Räikkönen Formulo 1  Ferrari Formulo 1  Ferrari
2008 Formulo 1  Lewis Hamilton Formulo 1  McLarenMercedes Formulo 1  Ferrari
2009 Formulo 1  Jenson Button Formulo 1  Brawn GP—Mercedes Formulo 1  Brawn GP—Mercedes
2010 Formulo 1  Sebastian Vettel Formulo 1  Red BullRenault Formulo 1  Red BullRenault
2011 Formulo 1  Sebastian Vettel Formulo 1  Red BullRenault Formulo 1  Red BullRenault
2012 Formulo 1  Sebastian Vettel Formulo 1  Red BullRenault Formulo 1  Red BullRenault
2013 Formulo 1  Sebastian Vettel Formulo 1  Red BullRenault Formulo 1  Red BullRenault
2014 Formulo 1  Lewis Hamilton Formulo 1  Mercedes Formulo 1  Mercedes
2015 Formulo 1  Lewis Hamilton Formulo 1  Mercedes Formulo 1  Mercedes
2016 Formulo 1  Nico Rosberg Formulo 1  Mercedes Formulo 1  Mercedes
2017 Formulo 1  Lewis Hamilton Formulo 1  Mercedes Formulo 1  Mercedes
2018 Formulo 1  Lewis Hamilton Formulo 1  Mercedes Formulo 1  Mercedes
2019 Formulo 1  Lewis Hamilton Formulo 1  Mercedes Formulo 1  Mercedes
2020 Formulo 1  Lewis Hamilton Formulo 1  Mercedes Formulo 1  Mercedes
2021 Max Verstappen Formulo 1  Red Bull Formulo 1  Mercedes
2022 Max Verstappen Formulo 1  Red Bull Formulo 1  Red Bull

Kurejoj

Kurejoj de la jaro 2020:

Ĉiuj subaj kurejoj iafoje gastigis eventon de Formulo-Unu inter 1950 kaj 2019:

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Tags:

Formulo 1 HistorioFormulo 1 KuradojFormulo 1 ĈampionojFormulo 1 KurejojFormulo 1 Vidu ankaŭFormulo 1 Eksteraj ligilojFormulo 1AmerikoAzioAŭstralioAŭtosportoEŭropo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

GramatikoFemurfendoBuŝa seksumadoListo de famuloj mortintaj en Budapeŝto (A-F)Portugalio1993Kladruby (distrikto Rokycany)1715CycLBraziloAraraquaraPugoEŭskioAstronomiaj kaj astrologiaj simbolojHutia movadoSeán Ó RiainDDTFriedrich Karl ForbergTrpísty2-OktinoLiĥtenŝtejnoPugnokoitoUnua MondmilitoBikinoArdenojLitkovriloGermanioBihar (historia departemento)1922Pristimantis gretathunbergaeAnuslekadoIntroduction to Objectivist EpistemologyZimbabvoJuan Antonio VillacañasUsona Enlanda MilitoNudecoPuba montoPortugalojRumana lingvoHindrek RikandTradicia scioNacia Park-Rezervejo de la Mingana InsularoAkademio de EsperantoTimo VäänänenEŭropa UnioKarlo la 3-a (Britio)Publika havaĵoTTT-legiloVPNIslamoPrima k-opoMalalta ĉambroListo da Esperanto-vortarojHans ModrowIdanha-a-NovaKladruby (distrikto Strakonice)Bodo WartkeWayback MachineJosé Moreno GansVikipedio en Esperanto14-a jarcento🡆 More