Flugo 4978 de Ryanair (numero FR4978, radiokodo RYR1TZ) estis internacia linia flugo de Ateno (Grekio) al Vilno (Litovio).
Je la 23-a de majo 2021 belorusaj aŭtoritatoj perforte transdirektis ĝin al Minsko (Belorusio), mallonge antaŭ transiro de la belorusa al la litovia aero-spaco.
Post surteriĝo en Minsko la belorusa ĵurnalisto Roman Protaseviĉ kaj lia rusa kunulino Sofia Sapega, kiuj pasaĝeris en la flugo, estis arestitaj. Protaseviĉ, eksa ĉefredaktisto de la belorusa opozicia reto Neĥta, estas konata kritikanto de la belorusa registaro. Li estis vivinta en ekzilo.
Nur post ok kaj duona horoj la aviadilo ricevis permeson pluiri al Vilno. La incidenton sekvis akraj protestoj, interalie de Eŭropa Unio kaj Usono.
La aviadilo de la tipo Boeing 737-800 ekiris de Ateno je la 10:29 cele al alveno en Vilno je la 13:00. Ĝi portis 126 pasaĝerojn kaj 6 aviadilanojn. Je la 12:30 ĝi atingis la belorusan aerspacon.
Tie belorusaj surgrundaj aŭtoritatoj informis la stiristojn, ke alvenis minaco pri bombo en la aviadilo. Estas indikoj, ke la stiristoj tamen provis atingi la flughavenon de Vilno, sed belorusa ĉas-aviadilo de la tipo MiG-29 devigis ilin turniĝi orienten antaŭ atingo de la landlimo. Flugdatenoj montras, ke la stiristoj, kontraŭ kutimoj, ne komencis malaltiĝon super belorusa teritorio. Tio povus indiki, ke ili provis laŭeble rapide atingi la litovian aerspacon. La regula flugdistanco super Belorusio estas 260 km, kaj eblas traflugi ĝin proksimume en kvaronhoro.
Eksplodaĵoj ne estis trovitaj en la aviadilo. La belorusaj aŭtoritatoj arestis la registar-kritikan ĵurnaliston Roman Protaseviĉ kaj lian kunulinon Sofia Sapega. Tri pliaj pasaĝeroj, du belorusoj kaj unu greko, same restis en Minsko kaj ne daŭrigis la vojaĝon al Vilno.
Porparolisto de la ŝtata Litovia Flugkompanio, Lina Beisine, deklaris al AFP, ke laŭ la minska flughaveno la flugo estis alidirektita „pro batalo inter aviadilano kaj pasaĝeroj“
Kritikantoj riproĉas, ke la belorusia prezidento Aljaksandr Lukaŝenko igis forkonduki eksterlandan flugon kaj tiel faris atencon al la internacia aertrafiko. Lukaŝenko defendis sin dirante ke li devis protekti la atomcentralon de la lando. Kiel montras la mapo kaj la sendependaj flugdatenoj de Flightradar24, la (unusola) atomcentralo de Belorusio situas nord-oriente de la planata flug-itinero, de kiu la aviadilo ne deviis ĝis la perforta forkonduko.
La litovia registaro nuligis, ekde la 2021-05-21, ĉiujn flugojn de Litovio irontajn tra Belorusio. La Brita Civila Aviada Aŭtoritato, laŭ ministra ordono, petis la britajn flugkompaniojn eviti Belorusion. Laŭ ordono de la ukrainia prezidento Volodimir Zelenskij la aviadiltrafiko kun la najbara Belorusio estis nuligita.
Je la 6-a de majo 2022 Sofia Sapega, kiu intencis flugi de Ateno rekte al Vilno, estis en Belorusio kondamnita al ses-jara mallibero, interalie pro "instigo al socia malamo".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Flugo 4978 de Ryanair, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.