La flughaveno Gran Canaria, hispane aeropuerto de Gran Canaria, estas internacia flughaveno sur la hispana insulo Gran Canaria.
Ĝi situas oriente sur la insulo, en areoj de la municipoj Telde kaj Ingenio, proksime de la marbordo, kaj estas ligita per la aŭtovojo GC-1 al la ĉefurbo Las Palmas 18 km norde kaj la turismaj centroj sude.
Flughaveno Gran Canaria | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko | |||||
IATA: LPA ICAO: GCLP | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Hispanio | ||||
Regiono | Gran Canaria | ||||
Tipo | Civila kaj armea flughaveno | ||||
Mastrumanto | AENA | ||||
Apuda urbo | Telde (6 km) | ||||
Alteco | 24 m | ||||
Geografia situo | , 15° 23′ 12″ U 27.930277777778-15.38666666666727° 55′ 49″ N, 15° 23′ 12″ U | ||||
| |||||
| |||||
Kurej-angulo | 3/21 | ||||
Kurej-longo | 3.100 m | ||||
Ĝi servas al la inter-insula trafiko de la Kanarioj kaj precipe al turismo. En 2009 ĝi traktis 9.155.665 pasaĝerojn per 101.557 aviadilmanovroj (alvenoj/foriroj). Ĉirkaŭ sesono de la trafiko estas inter-insula.
La flughaveno estas uzata ankaŭ por armeaj aviadiloj (Base Aérea de Gando); unu el la du kurejoj servas precipe por ili. Pro la malgranda distanco inter la du kurejoj eblas nur alterna uzo.
La 18-an de julio 1936 de la flughaveno ekiris aviadilo, kiu portis Franciscon Franco al kontinenta Hispanio. Per tio komenciĝis la Hispana Enlanda Milito.
La 27-an de marto 1977 en la flughaveno eksplodis bombo metita de lokaj aŭtonomiemuloj. Pro tio oni fermis la flughavenon kaj transdirektis ĉiujn alvenantajn aviadilojn al la flughaveno Los Rodeos sur la najbara insulo Tenerifo. La granda trafiko tie estis unu el la kaŭzoj de kolizio inter nederlanda kaj usona aviadiloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Flughaveno Gran Canaria, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.