Tenerifo (hispane Tenerife) estas la plej granda el la Kanariaj insuloj.
Ĝia ĉefurbo Santa Cruz de Tenerife estas samtempe la ĉefurbo de la hispana Provinco Sankta Kruco de Tenerifo.
Tenerifo | ||
---|---|---|
Satelita bildo | ||
vulkaninsulo • administra teritoria unuo • turisma celloko | ||
Akvejo | Atlantiko | |
Insularo | Kanariaj insuloj | |
Geografia situo | , 16° 34′ U 28.316666666667-16.56666666666728° 19′ N, 16° 34′ U | |
Areo | 2 034,38 km² | |
Loĝantaro | 917 841 (2019) 451 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Santa Cruz de Tenerife | |
Elaera bildo el okcidentonordokcidento kun la Teno-montaro kaj la rokoj de Los Gigantes en la malfono | ||
La insulo havas areon de 2034 km² kaj loĝantaron de 800.000. Ĝia plej grava ekonomia branĉo estas turismo.
Krom la ĉefurbo, aliaj gravaj urboj estas La Laguna (kun grava universitato), Candelaria, Adeje kaj Puerto de la Cruz.
La monto Teide altas 3718 metrojn kaj estas la plej alta monto ne nur de la insularo, sed de tuta Hispanio. Ĝi estas vulkano, sed nun normale ne aktiva. Ĝi kun la ĉirkaŭa regiono formas Nacian Parkon.
En 1977 en flughaveno Los Rodeos okazis la aviadila akcidento kun plej multe da viktimoj, kiam du pasaĝeraj aviadiloj koliziis surgrunde.
Tenerifo estas dividita en 31 municipojn, kies plej orienta estas la ĉefurbo Santa Cruz. Ĉiuj municipoj havas marbordon, escepte de tri:
La municipojn oni dividas en tri zonojn, kiujn montras la mapo:
La Orotava situas je la norda zono, tamen al ĝi apartenas la centra parto de la insulo ampleksanta la Nacian Parkon de Teide, kiu estas vulkana kaldero en la supro de la insulo. La Haveno de Los Cristianos aŭ en hispana Puerto de Los Cristianos estas haveno de la Atlantiko situa en la urbo Los Cristianos, en la municipo Arona.
Jen la listo de municipoj ordigitaj alfabetorde:
La insulo situas en la ekoregiono de la kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj. La insulo Tenerifo havas gravan ekologian diversecon, spite sian malgrandon; ĝia kruta tereno ebligas modifon de la ĝenerala klimato, rezulte en granda vario de mikroklimatoj, kaj sekve ankaŭ de naturaj habitatoj por diversaj vegetaĵaroj (1 400 specoj de plantoj), inter kiuj elstaras nombraj insularaj endemioj (200) kaj eĉ insulaj endemioj (140).
Tenerifo estas hejmo de 56 specioj de birdoj, 13 de surteraj mamuloj, 5 de reptilioj, kelkaj miloj da senvertebruloj, 2 de amfibioj kaj 400 de fiŝoj, krom kelkaj specioj de martestudoj kaj cetacoj. Antaŭ la alveno de homoj, en Kanarioj kaj aparte en Tenerifo, vivis prahistoriaj endemiaj animaloj, jam formortintaj majoritate. Tiuj estis multe pli grandaj ol similaj samspecaj bestoj, kio nomiĝas "insula gigantismo". Inter ili menciindas lacerto Gallotia goliath, rato Canariomys bravoi, testudego Centrochelys burchardi ktp. Endemioj de Kanarioj, ekzistantaj en Tenerifo estas la turkiskolombo (Columba bollii), la laŭrkolombo (Columba junoniae) kaj aliaj.
Tenerifo estas la plej loĝata insulo de Kanarioj kaj Hispanio, rezulte de la kreskiĝo de la naskindico kaj de la granda enmigrado de eksterlandanoj dum la 2010-aj jaroj (200 000 enmigrantoj loĝas en Tenerifo). La insulo estis hejmo je 1a de januaro 2022 laŭ INE totalon de 931 646 censitaj loĝantoj.
Komence de la 20-a jarcento estis ĉirkaŭ 137 000 loĝantoj; en 2022 estis 931 646 censitaj loĝantoj kaj plej verŝajne enkalkulante la censitajn alvenintoj oni alproksimiĝas al unu miliono da personoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tenerifo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.