La nacia flago de Kroatio konsistas el tri samlongaj, horizontalaj strioj el la tutslavaj koloroj ruĝa, blanka kaj blua.
En la mezo estas la blazonŝildo de Kroatio.
La ruĝ-blank-blua trikoloro estis uzita kiel la kroata flago ekde 1848, simbolante la tutslavajn kolorojn. Dum la provinco Banovino de Kroatio ekzistis ene de la Regno de Jugoslavio, ĝi havis similan flagon sen la moderna krono. Dum Kroatio estis parto de SFR Jugoslavio ĝia trikoloro estis la sama, sed ĝi havis kvin-pintan ruĝan stelon. La stelo estis anstataŭita de la blazono en majo1990, baldaŭ post la unuaj plurpartiaj elektoj. La nuna flago kaj la blazono estis oficiale adoptitaj la 21-an de decembro 1990, proksimume dek monatojn antaŭ la proklamo de sendependeco disde Jugoslavio kaj unu tagon antaŭ la Konstitucio de Kroatio la 22-an de decembro1990. La ŝildo estas en la ruĝa kaj blanka strioj. Supre estas krono formita el ĝiaj diversaj regionoj. De maldekstre dekstren ili estas la antikvaj kolonoj de Kroatio, Dubrovniko,Dalmatio, Istrio, kaj Slavonio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Flago de Kroatio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.