La filipinanoj aŭ filipinaj homoj estas etno ĉefe situanta en Filipinoj.
Ekzistas proksimume 94 milionoj da filipinanoj en Filipinoj, kaj proksimume 11 milionoj vivantaj ekster Filipinoj (inklude Guamon kaj Havajon).
Filipinanoj | |
---|---|
nacio • loĝantaro | |
sudorientazianoj • Aŭstroneziaj popoloj | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La plej multaj filipinanoj nomigas sin mem konversacie "pinoy" (virine: "Pinay"), kiu estas slangvorto formita per prenado de la lastaj kvar literoj de "pilipino" kaj aldonado de la diminutivo "-y". La manko de la litero "F" en la antaŭ1987-a filipina alfabeto, Abakada, kaŭzis ke la litero "F" estis anstataŭigita per "P". Tio estas kialo, ke kiam la 28-litera moderna filipina alfabeto fariĝis oficiala en 1987, la nomo filipinano estis preferita antaŭ Pilipino. La nomo filipinano estis elektita fare de la hispana esploristo Ruy López de Villalobos, kiu nomis la insulojn "Las Islas Filipinas" ("la Filipinaj Insuloj") laŭ Filipo la 2-a.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Filipinanoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.