Ferenc Okolicsányi , laŭ hungarlingve kutima nomordo Okolicsányi Ferenc estis hungara fizikisto, inventisto.
Ferenc Okolicsányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1894 en Budapeŝto |
Morto | 1-an de oktobro 1954 (60-jaraĝa) en Londono |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | University of Erlangen |
Okupo | |
Okupo | fizikisto |
Ferenc Okolicsányi naskiĝis supozeble en 1894?. Li mortis en 1954 en Londono. (La fontoj ne konsentas pri la pli precizaj datenoj!)
Ferenc Okolicsányi studis en Reĝa Teknika Universitato József, sed la 1-a mondmilito interrompis la studadon. Li iĝis piloto. Baldaŭe li plulernis en Germanio, en 1935 li doktoriĝis en Erlangen. Pli frue ekde 1926 li esploris pri la praa televizio kun Dénes Mihály en Berlino kaj Nurenbergo. Li inventis spegulo-helicon, kiu donis pli da lumoj por la televizio. En 1936 li translokiĝis al Londono, ankaŭ tie li okupiĝis pri la pli perfekta televizio. Post la 2-a mondmilito li jam okupiĝis pri la kolora televizio, pri tio li havis patenton en Usono. En siaj lastaj jaroj li kreis sukcesan aŭtomatan maŝinon, kiu elektis grenojn. Li estis ĉefinĝeniero en tiu firmao, kiu produktis la maŝinojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ferenc Okolicsányi, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.