Faldmontaroj ekestas, kiam minimume du platoj de la terkrusto ŝoviĝas unu kontraŭ la alia, kio kaŭzas, ke tiuj sub enorma premo estas falditaj kaj suprenpremitaj.
Tiu milionojn da jaroj daŭranta proceso estas kaŭzita de tektonikaj tensioj en la terkrusto, kiu kontinue estas eksponata al prem- kaj tirmoviĝoj. Faldmontaroj estas la plej ofta altmontarformo sur la Tero. Kontraŭas al ili la romptektonikaj montaroj. Multaj eŭropaj mezmontaroj estas formitaj de la romptektoniko, je kiu la platoj laŭlonge de la rompiĝzono kiel tutaj leviĝas aŭ malleviĝas, sen faldiĝo.
Krom sur la Tero, ankaŭ sur aliaj astroj ekestas faldmontaroj, kondiĉe ke tiuj havas solidan kruston kun fluida kerno, ĉar tiuj estas antaŭkondiĉoj por la platotektoniko. Sur la Terluno pro tio ne estas faldmontaroj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Faldmontaro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.