La Balkana montaro (bulgare kaj serbe Стара планина „Olda montaro”) estas la plilongiĝo de Karpatoj en la suda flanko de Danubo, sur la Balkana duoninsulo.
Balkana montaro | |||
---|---|---|---|
montara sistemo | |||
Alteco | 2 376 m | ||
Situo | Sudorienta Eŭropa: Bulgario, Serbio | ||
Elstaraĵo | Botev-pinto | ||
Geografia situo | , 25° 0′ O 432543° 0′ N, 25° 0′ O | ||
| |||
| |||
Speco | Faldmontaro | ||
La montaro etendiĝas en 560 km de orienta parto de Serbio en orienta direkto tra meza parto de Bulgario al la nigra-mara Emine-kabo. La montaro larĝas 10-50 km.
La plej alta pinto de la montaro estas en Bulgario, la 2 376 metrojn alta Botev-pinto, situanta Mezbalkana nacia parko (establita en 1991). En ties proksimo troviĝas la Ŝipka Montopasejo, kie okazis kvar gravaj bataloj de la rusa-turka milito de 1877–1878.
Interese, la plej alta pinto de la Balkana duoninsulo troveblas en la Rila-montaro, la 2 975 metrojn alta Musala, en proksimo de Sofio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Balkana montaro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.