FBReader (prononcu fo-bo-rider, aŭ Foboridero) estas libera bitlibroprezentilo.
Ĝi kapablas legi bitlibrojn en la jenaj formoj: EPUB, FictionBook, HTML, plucker, PalmDoc, zTxt, TCR, CHM, RTF, OEB, sen-DRM-a mobipocket kaj .txt. Ĝi unue haveblis en januaro de 2005.
FBReader | |
---|---|
FBReader je Maemo | |
Lasta stabila versio | 1.3.8 (26-a de februaro 2012) |
Operaciumo | Androido, Vindozo, Linukso, Mac OS X kaj aliaj. |
Programlingvo | C++, Java |
Retejo | www.fbreader.org |
La komencaj literoj «FB» en la nomo «FBReader» devenas el la nomo de bitlibra normo FictionBook, populara en Rusio (la lando kie FBReader aperis); komence la libroprezentilo celis precipe ĉi tiun libroformon. Tamen poste la ĉefan lokon okupis ePub; nun Fikŝenbukon la aŭtoroj malpli atentas, kaj por legi librojn fikŝenbukajn ekzistas pli taŭgaj prezentiloj — ekz-e CoolReader, kapabla prezenti la piednotojn paĝosube, tabelojn ktp.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article FBReader, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.