Eva Marie SAINT (4a de julio, 1924) estas usona aktorino.
En kariero kiu daŭris ĉirkaŭ 75 jaroj, ŝi estas plej bone konata kiel stelulino en la filmoj de Elia Kazan nome On the Waterfront (1954), kaj de Alfred Hitchcock nome North by Northwest (1959). Pro la unua ŝi ricevis Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Helpaktorino. Post la morto de Olivia de Havilland en 2020 ŝi iĝis la plej aĝa vivanta Oskar-premiito kaj unu el la lastaj survivantaj steluloj el la Ora Epoko de la Holivuda Kinarto.
Eva Marie Saint | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Eva Marie Saint | |||||
Naskiĝo | 4-an de julio 1924 (99-jaraĝa) en Newark | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Actors Studio • Ŝtata Universitato de Bowling Green • Bethlehem Central High School • Stella Adler Studio of Acting • HB Studio vd | ||||
Familio | |||||
Patrino | Eva Marie Saint vd | ||||
Edz(in)o | Jeffrey Hayden vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro • filmaktoro • teatra aktoro • voĉaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1947– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi ricevis nomumojn por premioj Ora Globo kaj BAFTA pro A Hatful of Rain (1957) kaj atingis premion Primetime Emmy pro la televida serieto Like Us (1990). Ŝia kinkariero inkludas rolojn en Raintree County (1957), Exodus (1960), The Russians Are Coming, the Russians Are Coming (1965), Grand Prix (1966), Nothing in Common (1986), Because of Winn-Dixie (2005), Superman Returns (2006), kaj Winter's Tale (2014).
Ŝi entute stelulis en 21 kinfilmoj, en 48 televidaj filmoj aŭ serioj, kaj ricevis 8 gravajn premiojn kaj 8 aliajn nomumojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Eva Marie Saint, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.