Esperantaj Sinonimoj estas sinonima vortaro surbaze de Plena Ilustrita Vortaro (PIV), kompilita de Jaan Ojalo.
Esperantaj Sinonimoj | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Jaan Ojalo | |
Eldonjaro | 1985 | |
Urbo | Vilnius-Tallinn-Kaunas | |
Eldoninto | samizdato | |
Paĝoj | 82 | |
La libro ampleksas 1925 kapvortojn kaj indekson kun ĉirkaŭ 5500 vortoj.
La kapvortoj estas numeritaj, kio ebligas referenci en la indekso. Ekzemple en la indekso oni legas "malbela 1855". Poste sub la numero 1855 oni trovas:
1855 turpa malbela, hida; fia
La punktokomo signifas, ke "fia" estas malpli proksima sinonimo ol "malbela" kaj "hida".
La kompilinto tiris la sinonimojn el PIV, tial kiel kapvorton oni trovas neologismon "turpa", kvankam en la praktiko oni serĉas sinonimojn por la plej ĝeneralaj vortoj, ne por vortoj esceptaj. Ordinara uzanto serĉos sinonimojn por "malbela", ne por "turpa". Plie la vortoj "hida, fia" ne havas siajn kapvortojn, sed en la indekso oni konstatas, ke "hida" kaj "turpa" troviĝas ankaŭ sub la numero 5, kio estas kapvorto "abomena". Tamen sub 1855 "abonema" mankas. Jen kelkaj mankoj de la vortaro (kiujn pionira verko rajtas havi).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Esperantaj Sinonimoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.