Erasmus REINHOLD (22a de Oktobro 1511 - 9a de Februaro 1553) estis germana astronomo kaj matematikisto, konsiderata kiel la plej influa pedagogo pri astronomio de sia generacio. Li naskiĝis kaj mortis en Saalfeld, Saksio.
Erasmus Reinhold | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de oktobro 1511 en Saalfeld |
Morto | 19-an de februaro 1553 (41-jaraĝa) en Saalfeld |
Mortokialo | pesto |
Lingvoj | germana • latina |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | matematikisto • astronomo • universitata instruisto |
Reinhold estis edukita, ĉe Jacob Milich, en la Universitato Marteno Lutero de Halle-Wittenberg, kie li estis elektita unua dekano kaj poste rektoro. En 1536, li estis nomumita profesoro pri supera matematiko fare de Philipp Melanchthon. Kontraste kun la moderna difino, "matematiko" tiam inkludis aplikitan matematikon, speciale astronomion. Ankaŭ lia kolego, Georg Joachim Rheticus, kun kiu li studis en Vitenbergo estis elektita profesoro en 1536.
Reinhold katalogis grandan nombron de steloj. Liaj publikaĵoj pri astronomio inkludas komentariojn en Theoricae novae planetarum de Georg von Peuerbach. Reinhold konis la suncentrismajn ideojn de Nikolao Koperniko antaŭ la publikigo de De revolutionibus. Tameno, spite la fakton ke li uzis la sistemon suncentrisman kaj la metodojn matematikajn de Koperniko por la kalkulo kaj antaŭdiro de planedaj pozicioj, li malakceptis la suncentrisman kosmologion pro fiziakj kaj teologiaj tialoj.
La Duko Albreĥto la 1-a de Prusio apogis Reinhold kaj financis la presadon de la Prutenicae Tabulae aŭ Prusiaj Tabeloj. Tiuj astronomiaj tabeloj helpis la disvastigon de la kalkulmetodoj de Koperniko en la tuta Imperio, tamen, Gingerich indikis, ke ili montris "elstaran mankon de engaĝiĝo" de la suncentrisma teorio.
En la nepublikigitaj komentarioj de Reinhold pri De revolutionibus, li kalkulis la distancon el la Tero al la Suno.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Erasmus Reinhold, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.