En geometrio, epicikloido estas ebena kurbo desegnita de fiksa punkto sur disko, kiu ruliĝas ĉirkaŭ kaj sur la ekstero de alia disko.
Konsideru eŭklidan ebenon kun karteziaj koordinatoj . Supozu ke disko de radiuso ruliĝas sur disko de radiuso . Do, la epicikloido estas la kurbo difinita de la jenaj parametraj ekvacioj:
Se (la proporcio inter la radiusoj de la du diskoj) estas racionala nombro , en kiu kaj estas nenulaj entjeroj primaj inter si, do la kurbo havas kuspojn.
Se estas neracionala, do la “kurbo” estas fakte densa subaro de la ringo de ena radiuso kaj ekstera radiuso .
Epicikloido estas fama kurbo, kiu estis studata de klasikaj geometroj, interalie Dürer (1525), Desargues (1640), Huygens (1679), Leibniz, Newton (1686), de L’Hôpital (1690), Jacob Bernoulli (1690), la Hire (1694), Johann Bernoulli (1695), Daniel Bernoulli (1725), kaj Euler (1745, 1781).
La nomo devenas de la helenaj morfemoj antikve-greke ἐπῐ́, epí “sur”, antikve-greke κῠ́κλος, kúklos “ciklo”, kaj antikve-greke -ειδής, -eidḗs “adjektiviga sufikso”, kaj tiel signifas “surciklaĵo”, priskribante la manieron, kiel la kurbo estas difinita.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Epicikloido, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.