Emmett Till estis usona 14-jara junulo, kiun murdis Roy Bryant kaj lia duonfrato J.W.
Millam pro rasismaj kialoj en aŭgusto de 1955.
Emmett Till | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Emmett Louis Till |
Naskiĝo | 25-an de julio 1941 en Ĉikago, Ilinojso, Usono |
Morto | 28-an de aŭgusto 1955 (14-jaraĝa) en Money, Misisipio, Usono |
Mortokialo | neakra traŭmato |
Tombo | Burr Oak Cemetery |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Patro | Louis Till |
Patrino | Mamie Till |
Okupo | |
Okupo | lernanto |
Till vojaĝis el Ĉikago al Money, Mississippi por viziti la parencojn. La nigruloj estis traktitaj tiutempe en la sudaj ŝtatoj de Usono pli-malpli kiel sklavoj kaj ili devis sin konduti humile por eviti la subpremojn de la blankuloj. En la nordaj ŝtatoj, la nigruloj povis libere vojaĝi kaj elpaŝi pli konscie.
Bryant volis venĝi primiran fajfon, kiun eligis Till ekvidante edzinon de Bryant. La krimagantoj - post deporto el la onkla domo - batis la junulon per pistola tenilo je la vizaĝo tiel longe, ke post trovo de la kadavro oni suspektis pafon el fusilo en la vizaĝon. Bryant pafis en la kapon de Till. La junulo travivis la teruraĵojn, tial la agantoj ligis dornodraton kun pezaĵo ĉirkaŭ lian kolon kaj sinkis sian korpon en la riveron de Tallahatchie. La mortinton trovis fiŝistoj tri tagojn poste.
Bryant kaj Millam estis arestitaj kaj konfesis la krimagon. La okazanta juĝproceso okazis antaŭ blanka juĝisto kaj blanka juĝistaro kaj estis mallonga kaj por la aŭskultantaro tre amuza afero. Post 5 traktaj tagoj, la juĝistaro malkondamnis la agintojn, kiuj povis rikanante forlasi la juĝejon kiel liberaj homoj.
Ĉar revizio ne eblis, la agintoj povis eĉ fanfaroni pri siaj agoj, sen timi plendon al juĝo. La juĝo ekis grandajn protestojn inter la nigruloj de la sudaj ŝtatoj.
Ĉar la krimago okazis tri monatojn antaŭ la afero de Rosa Parks, kiu rifuzis sidi en la malantaŭo de la buso, tiuj protestoj validas kiel komenco de la usona civitjura movado.
En 2005 oni volas eltombigi la restaĵojn de la junulo kaj denove analizi la aferon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Emmett Till, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.