Fritz Heckner: Germana fabrikisto kaj eldonisto

Fritz Heckner (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1826 en Schöningen; † 21-an de septembro 1904 en Brunsvigo, germane Braunschweig) estis germana fabrikisto kaj eldonisto.

Fritz Heckner
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1826 (1826-08-27)
en Schöningen
Morto 21-an de septembro 1904 (1904-09-21) (78-jaraĝa)
en Brunsvigo
Okupo
Okupo entreprenisto • industriisto
Fritz Heckner: Germana fabrikisto kaj eldonisto
Fritz Heckner: Germana fabrikisto kaj eldonisto
vdr

Vivo

Fritz Heckner naskiĝis en 1826 en Schöningen en la Duklando Brunsvigo. Li studis ĥemion kaj mekanikan inĝenieradon en Brunsvigo. Ĉi tie en 1861 li fondis fabrikon por produktado de bandsegiloj. Tiu nova branĉo de la urba mekanika inĝenierado kovris la kreskantajn bezonojn de la loka malgranda industrio, kiu antaŭe estis dependa de enportado de tiaj segiloj de Anglio kaj Francio. La produktoj, komence fabrikitaj de kvar ĝis ses laboristoj, ankaŭ estis liveritaj al aliaj partoj de la Germana Imperio kaj ĝis Sudameriko kaj Aŭstralio. Heckner plibonigis siajn segilojn kaj lignoprilabormaŝinojn tiel ke de la fruaj 1880-aj jaroj ili forpuŝis eksterlandan konkuradon en Germanio.

Heckner vendis sian sukcesan kompanion Heckner & Co. en 1888. La 1-an de aprilo tiun jaron li akiris la presejon de F. W. Strube en Wolfenbüttel. La firmao, funkcianta sub la nova nomo Hecknersche Druckerei und Kreisblatt Verlag, publikigis la regionan gazeton Wolfenbütteler Kreisblatt, kaj je pli konciza nomo Heckners Verlag ankaŭ ekpublikigis librojn. Heckner modernigis kaj vastigis sian komercon, aĉetis alian presejon en 1894 kaj en 1896 prenis sian bofilon Heinrich Wessel kiel partneron en sia firmao.

Fritz Heckner retiriĝis de sia firmao en majo 1901. Li mortis en Braunschweig en septembro 1904 en la aĝo de 78 jaroj.

Fine de la 1900-aj jaroj la eldonejo ankaŭ komencis eldoni esperantan literaturon, kaj aldone ankaŭ la revuon La Bela Mondo kaj Universo, kiu laŭ la Enciklopedio de Esperanto en la 1930-aj jaroj konsiderata unu el la plej belaj, artaj, luksaj esperantaj magazinoj kiu ĝis tiam aperis. Vere valoraj artaĵoj. La Bela Mondo publikiĝis nur de julio 1908-julio 1909, kaj Universo aperis de septembro 1909 kaj aŭgusto 1912.

Referencoj

Tags:

1826190421-an de septembro27-an de aŭgustoBrunsvigoEldonistoGermanojSchöningen

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

KromproduktoKondomoEŭropoItalioTurka lingvoAngla nacia teamo de futbaloJacques CartierNeŭroleptoVIAFListo de lingvoversioj de VikipedioNubo.reDamir MatkovićMater DolorosaErektiĝoOrganizaĵo de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Edukado, Scienco kaj KulturoJ. C. O'ConnorFluganta SpagetmonstroFilipinojInternacia Infana KongresetoVikinovaĵojglubendoPilszczjogoSomera tempoNaturoThe New York TimesBernie SandersKameraoTünde FülöpRusa lingvoCharlotte Alington BarnardLurcy-LévisKristina M. BarkumeŜenŝjioKalia okzalatoVAZ-1111ELiteratura MondoCisjordanioSomera Esperanto-StudadoNaŭatla lingvoEsperanta literaturo3-HeptenoMonarkio1703BerlinoPetr TomašovskýBudhismoDomajna nomsistemoRIA NovostiLingvoJohann Martin RiesterŠpania DolinaOlhão (stacidomo)Bella ciao22-a de februaroBloggerAdomas JakštasUsonoThe Times of IndiaBéla BakosEsperanto-simboloWilliam ShakespeareBaratoFratoj Grimm3-HeksenoUkrainio🡆 More