Sonorilo estis Esperanto-eldonejo kaj -librejo fondita la 30-an de junio 1962.
Ĉi tiu artikolo temas pri iama esperantlingva eldonejo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Sonorilo (apartigilo). |
Ĝi estis registrita kiel "asocio sen profitdona celo" en la Belga Ŝtatgazeto de la 5-a de julio 1962 (akto 3229, paĝo 1180).
La historio de la eldonejo kaj librejo Sonorilo estas forte ligita kun la historio de Belga Esperanto-Federacio, kiu estis fondita en la sama jaro 1962, kiel kupola organizaĵo de la tutŝtata Belga Ligo Esperantista kaj la flandra Flandra Ligo Esperantista. Tiuj asocioj ambaŭ havis sian propran eldonejon kaj librejon, nome respektive la asociojn Belga Esperanto-Instituto kaj Flandra Esperanto-Instituto. En tiu spirito de unuiĝo oni decidis kvazaŭ kunfandi tiujn ĉi institutojn al unu nova. Ĝi ricevis la nomon Eldonejo-librejo Sonorilo, kiel memorigon al la unua Esperanto-revuo en Belgio: Belga Sonorilo.
Starigintoj de la asocio estis Maurice Jaumotte (prezidanto de Belga Esperanto-Instituto), Gerard Debrouwere (prezidanto de Flandra Esperanto-Instituto), Roger Iserentant kaj Jules Verstraeten. La sidejo estis en Blankenbergsesteenweg 72 en Bruĝo. La malnovaj, sed plu silente ekzistantaj institutoj pruntedonis al la asocio Eldonejo-librejo Sonorilo librojn en valoro de po 50 000 belgaj frankoj.
La asocio eldonis i.a.:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Eldonejo-librejo Sonorilo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.