Eksplodo estas rapidega eksoterma kemia (fizika) reakcio, dum kiu la liberiĝanta reakcia varmo kaŭzas varmiĝon, dumtempe estiĝas grandvolumeno da gasoj, tiel la premo abrupte kreskas.
Tiun subitan plivolumeniĝon de naskiĝantaj gasoj akompanas bruo, akra sonefiko kaj detrua efiko. La eksplodon fakte kaŭzas ĉenreakcioj.
La eksplodo okazas ĉe la t.n. eksploda temperaturo, kiu dependas - krom la kemiaj, fizikaj ecoj de la kombinaĵo - ankaŭ de la formo, grando, izolado de la ujo, ejo.
Oni parolas pri soneksplodo, kiam aviadilo trapasas la sonrapidon.
Naturaj eksplodoj okazas dum erupcio de vulkano aŭ sur la Suno. En astronomiaj skaloj, la plej fortaj eksplodoj estas novaoj, supernovaoj, hipernovaoj kaj gamo-radiaj ekbriloj. Eĉ pli forta estis la praeksplodo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Eksplodo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.