Edmund S.
PHELPS (naskiĝis je la 26-a de julio 1933 en Evanston (Ilinojso)) gajnis la Premion de la Banko de Svedio pri Ekonomiaj Sciencoj memore pri Alfred Nobel 2006, ordinare nomatan la Premio Nobel pri Ekonomiko. Li estas usona ekonomikisto konata pro sia esplorado kaj teoriumado pri ekonomia kresko. Inter liaj plej gravaj au influaj kontribuoj estas la enkonduko de ekspekto-bazita mikroekonomiko en la teorion de dungado-determinado kaj la dinamiko prezo-salajra, kaj lia rudimenta teorio pri natura nivelo de senlaboreco.
Phelps | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Edmund Phelps | |||||
Naskiĝo | 26-an de julio 1933 (90-jaraĝa) en Evanston | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Yale • Amherst College • Universitato de Pensilvanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | ekonomiko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Vilmos Fellner • James Tobin vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Phelps studentis ce Kolegio Amherst (B.A. 1955) kaj doktoriĝis (Ph.D.) ĉe universitato Yale en 1959. Li komencis sian profesoran karieron ĉe Yale, daŭrigis gin ce la Universitato de Pensilvanio kaj fine enposteniĝis en 1971 en la Universitato Columbia (en Novjorko), kie li estas "McVickar Professor of Political Economy" ekde 1982. Li estas ankaŭ la estro de la Centro pri Kapitalismo kaj Socio ĉe universitato Columbia.
Premie festskribante pri li la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj diris, ke lia verko "pliprofundigis nian komprenon pri la rilato inter mallongdaŭraj kaj longdaŭraj efikoj de ekonomia politiko."
Pluraj utilaj anglalingvaj artikoloj kaj retejoj ligigas al la anglalingva Vikipedia artikolo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Edmund S. Phelps, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.