La vorto eŭroposkeptikismo priskribas la skeptikon aŭ foje decidan politikan reziston rilate al la pli forta integriĝo de eŭropaj ŝtatoj en la Eŭropan Union (EU), kaj ĝenerale rilate al la institucioj, la evoluo kaj la politikaj celoj de la Eŭropa Unio.
Ĝenerale tia sinteno estas ligita al la deziro teni laŭeble multe da nacia suvereneco. Ekde la fondiĝo de la Eŭropa Komunumo en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento, estis eŭroposkeptikaj civitanoj kaj politikistoj en ĉiuj membroŝtatoj de la Komunumo, kiuj provis bremsi la eŭropan integriĝon de sia ŝtato: Aparte konata estas la daŭra eŭroposkeptika sinteno de multaj britoj, dum la lasta jardeko de la 20-a jarcento antaŭ de multaj skandinavianoj, sed ankaŭ ekzemple en Francio dum la 50-aj kaj 60-aj jaroj de la jarcento ardis diskutoj inter la eŭroposkeptikisma prezidanto Charles de Gaulle kaj subtenantoj unuflanke kaj por-eŭropaj politikistoj kiel ekzemple Valéry Giscard d'Estaing, posta prezidanto de Francio inter 1974 kaj 1981, aliflanke.
La pli mallonga vorto eŭroskeptikismo priskribas la skeptikon kaj reziston pri la komuna eŭropa valuto eŭro - tamen en pluraj naciaj lingvoj de Eŭropo oni miksas la du vortojn kaj konceptojn.
Skeptiksmo tamen povas ankaŭ rilati nur al unuopaj aspektoj de la Eŭropa Unio: Ekzemple la plej multaj kontraŭantoj de la Traktato pri Konstitucio de Eŭropo ne ĝenerale kontraŭas la Eŭropan Union. La referendumoj de la jaro 2005 en la du EU-fondoŝtatoj pri tia konstitucio de Eŭropo rezultis en 55 respektive 60 procentoj da neaj voĉoj. Interalie tiun malakcepton de konstitucio de Eŭropo influis la nesufiĉa kvanto de demokratia legitimiĝo kaj travidebleco de la eŭropaj institucioj, la nesufiĉe klara divido inter la potencoj de la institucioj, la forte novliberalisma orientiĝo de la eŭropa politiko kaj la neo de la Eŭropa Unio subteni malpliigon de armeoj kaj armiloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Eŭroposkeptikismo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.