La Eŭropa tago aŭ la tago de Eŭropo estas internacia tago celebrata ekde 1985 ĉiujare la 9-an de majo en la membroŝtatoj de Eŭropa Unio por kunmemori la Deklaron de Schuman.
La 9-an de majo 1950 la franca ministro Robert Schuman [rober ŝuman] faris ambician deklaron, en kiu li pledis por organizaĵo por meti la francujan kaj germanujan produktadon de karbo kaj ŝtalo sub komunan mastrumadon. Tiu organizaĵo, la Eŭropa Komunumo por Karbo kaj Ŝtalo, kiu ankaŭ estis malfermita por partopreno de la aliaj eŭropaj landoj, estis fondita de Francio, Okcidenta Germanio, Italio kaj Benelukso je la 18a de aprilo 1951 per la Traktato de Parizo kaj ekfunkciis en 1951.
Per la komuna mastrumado de la du tre gravaj bazaj produktoj ekestis la komunaj bazoj por forta postmilita ekonomia disvolviĝo, dum nova milito inter la iamaj rivaloj Francujo kaj Germanujo iĝos ne nur nepensebla sed ankaŭ materie neebla. Ĉe la efektiviĝo de la Traktato de Parizo ekestis la konkreta fundamento por la Eŭropa Ekonomia Komunumo, kiu estis fondita kvin jarojn poste per la Traktato de Romo. En la sekvanta duona jarcento la eŭropa kunlaborado elkreskis en la nunan Eŭropan Union. Ĉar je la 9a de majo 1950 per la Schuman-deklaro ekestis la unua decida iniciato por la postmilita eŭropa kunlaborado kaj unueco, oni en la pinta konferenco de Milano en 1985 decidis deklari la 9an de majo kiel la Eŭropan Tagon.
La Eŭropa Tago ankoraŭ estas ne tre konata, sed por la eŭropuniaj oficistoj ĝi estas feria tago. Ekde 2019 la Eŭropa Tago estas publika festotago en Luksemburgo.
Ĝi ne estu konfuzita kun la Eŭropa tago fondita fare de la Konsilio de Eŭropo en 1964 kaj festata ĉiujare la 5-an de majo.
Oficiala lingvo | Traduko |
---|---|
germane | Europatag |
angle | Europe Day |
bulgare | Денят на Европа |
kroate | Dan Europe |
dane | Europadagen |
hispane | Día de Europa |
estone | Euroopa päev |
finne | Eurooppa-päivä |
france | Journée de l'Europe |
greke | Ημέρα της Ευρώπης |
hungare | Európa-nap |
irlande | Lá na hEorpa |
itale | Festa dell'Europa |
latve | Eiropas diena |
litove | Europos diena |
malte | Jum l-Ewropa |
nederlande | Dag van Europa ou Europadag |
pole | Dzień Europy |
portugale | Dia da Europa |
rumane | Ziua Europei |
slovene | Dan Evrope |
slovake | Deň Európy |
svede | Europadagen |
ĉeĥe | Den Evropy |
En Luksemburgo, la 9-a de majo iĝis feritago en 2019.
En la retejo europa.eu:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Eŭropa tago (Eŭropa Unio), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.