Eŭreka

Eŭreka aŭ pli ĝuste Heŭreka (Greke: εὕρηκα/ηὕρηκα, la perfekto de εὑρίσκω, heuriskoo, signifante Mi trovis; prononcita heureka en antikva greka kaj ebrika en moderna greka) estas la fama diraĵo de Arkimedo, atribuita al li post lia eltrovo de la principo de Arkimedo.

La frazo estas uzata prunteprenante por indiki gravan malkovron aŭ gravan kaj surprizan komprenon.

Eŭreka
heŭreka - La origino de la termino devenas de la vorto en fama legendo, kiu aperas en la naŭa volumo de la libro "Pri Arkitekturo" de Vitruvio, kaj rakontas en ĝi, kiel Arkimedo sukcesis ekscii, ĉu la krono de la Reĝo Fero II estis farita el pura oro.

La termino famiĝis, ĉar onidire Arkimedo nude trakuris la stratojn de Sirakuzo entuziasme kaj laŭte ekkriis heŭreka post kiam li banis sin en banujo en publika banejo, li rimarkis, ke lia korpo mergita en bano forpuŝas kvanton da akvo egala al sia korpa volumo. Tiel li lernis kiel mezuri la volumon de iu korpo, kaj tiel malkovris la, laŭ li nomitan, Principon de Arkimedo, leĝo de flosemo. Ĉi tiun anekdoton transdonis Vitruvio en sia verko "Pri Arkitekturo" kaj poste ankaŭ Plutarko. Konsiderante tiun ĉi rakonton pli kritikema, ĝi probable estas malpreciza ĉar la volumenaj diferencoj inter ora krono kaj falsa krono kun la sama pezo, kiu ekzemple konstituas duono da oro kaj duono da arĝento, igos la akvan surfacon leviĝi per tro malgranda diferenco por esti rimarkita en la mezuriloj de tiuj tagoj.

Ekde tiam eŭreka estas ĝojkrio kiam iu solvis malfacilan problemon.

Eŭreka ankaŭ estas la ŝtata devizo de Kalifornio, referante sin al la Kalifornia deliro pri oro je 1848.

Tiu vorto fariĝis la nomo de du asteroidoj :

Vidu ankaŭ

Tags:

Antikva greka lingvoArkimedoGreka lingvoKomprenoMalkovroModerna grekaPerfektoPrincipo de Arkimedo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Greka genocidoĈinioPermana stimulado de penisoAllan SimonsenInternacia Fonetika AlfabetoElflukonstruaĵoFrancisco de GoyaPsikoza depresioFenilpropenoKrokodiliOceanioHispanioRoterdamoSödertäljeDenaskaj Esperanto-parolantojFrancaj Ĝeneralaj StatojEast SussexLernejo por Lernantoj kun Difektita Vidkapablo Veljko RamadanovićOrganizaĵo de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Edukado, Scienco kaj KulturoBenicarlóLope de VegaDonald TrumpLéon ChampyHumanismoUshuaiaOperatoroNino VessellaArmena genocidoAngla nacia teamo de futbaloEpiskopujo ChiemseeAmbasadoVokalojogoPOSIXMojosa3-NoninoRapidresponda kodoAnnie BakerCho Sung HoBildoChotýšanyDiakono1-HeksenoRembrandtHistorioMoskvoCarl DavisPatrujprotekta arkitekturoListo de kuracilojVjetnama militoMadridoMaskerado ĉirkaŭ la mortoFrançois MitterrandVikioHanojoSebiș (Șieuț)Provinco CienfuegosTTT3-OktenoRifuĝintoPovilas JegorovasUniversala Kongreso de EsperantoISO 3166-1Videohelpa arbitracioOlhãoEsperantistoVoksigno🡆 More