Duan Qirui

Duan QIRUI (en ĉina: 段祺瑞; en pinjino: Duàn Qíruì; Wade–Giles: Tuan Ch'i-jui; IPA: ) (6a de Marto 1865 – 2a de Novembro 1936) estis ĉina militsenjoro kaj politikisto, ĉefkomandanto de la Bejĝang Armeo kaj de la fakta Plenumestro de la Respubliko Ĉinio (en Pekino) el 1924 ĝis 1926.

Li estis ankaŭ la ĉefministro de la Respubliko Ĉinio kvar foje inter 1913 kaj 1918. Li eble estis la plej pova homo en Ĉinio el 1916 ĝis 1920.

Duan Qirui
Duan Qirui
Persona informo
段祺瑞
Naskiĝo 6-an de marto 1865 (1865-03-06)
en Feixi County
Morto 2-an de novembro 1936 (1936-11-02) (71-jaraĝa)
en Ŝanhajo
Religio budhismo vd
Ŝtataneco Dinastio QingRespubliko Ĉinio vd
Alma mater Baoding Military Academy vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Duan Qirui
Duan Qirui
vdr

Duan enpoviĝis kiel proksima aliancano de Ĝŭan Ŝikai, sed ambaŭ pli kaj pli malkonsentis unu disde la alia laŭlonge de la tempopaso pri diversaj aferoj. Unu el la ĉefaj problemoj estis ke Duan ekamasigi influon super la Bejĝang Armeo kiel militministro, tiele subfosante la kontrolon de Ĝŭan super la soldatoj. Konstatante sian kreskantan povon, Duan pli kaj pli sendependiĝis kaj laŭgrade defiis la Prezidanton pri nomumoj kaj reformoj en la militistaro.

Ĝŭan Ŝikai mortis la 6an de Junio, 1916. Eblaj sukcedantoj estis Duan Qirui, Li Yuanhong kaj Xu Shichang were named. Neniu dekomence volis akcepti la postenon de prezidenteco. Duan kalkulis, ke la plej malforta estas Li kaj premis Lin iĝi prezidanto, eble por plej facile manipuli lin. Tiel li tute malobeis la konstitucion. Tamen nek la prezidento Li nek la vicprezidento Feng Guozhang sekvis la indikojn de Duan, kiu petis apogon el nordaj armeoj, dum sudaj parlamentanoj, pli proksimaj al la Kuomintang petis agnoskon de la konstitucio, kio praktike disdividis la landon. en tiu kunteksto Duan trudis la eniron de Ĉinio en la Unua Mondmilito kontraŭ Germanio, en la intenco ekhavi la aliron al la germanaj privilegioj en Ĉinio. La sekvoj de la Movado de la 4-a de majo rezultis en komplikigo de la politika situacio kaj la fina elpovigo de Duan.

Duan Qirui
1 ĝŭan, arĝenta porokaza monero de Duan Qirui, stampita en 1924.

Bibliografio

  • Bonavia, David. China's Warlords. New York: Oxford University Press. 1995. ISBN 0-19-586179-5
  • Ch'en, Jerome (1972) [1a pub. 1961]. Yuan Shih-k'ai (2a eld.). Stanford, California: Stanford University Press. ISBN 0-8047-0789-8.
  • Spence, Jonathan D. (1990). The Search for Modern China. New York: W.W. Norton & Company. ISBN 0-393-02708-2.
  • Gray, Jack (2002). Rebellions and Revolutions: China from the 1800s to 2000. New York: Oxford University Press. pp. 168–169. ISBN 978-0-19-870069-2.

Tags:

MilitsenjoroPinjinoPolitikistoRespubliko ĈinioĈinaĈinio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

L. L. ZamenhofAlbert Einsteinmerkatiko30-a de julioHispanioVolovanoAbdomena kvakoBurkino (vesto)1653The Times1-DodekinoErfurtoDublinoDonkiĥoto (romano)PortugalojRobert J. C. YoungJavaScriptHTTP 404TisemAprilo de 2024Intermama fendoEsperanto-gazetoZjablikovo (stacio de Moskva metroo)IslamoSun MicrosystemsIdeala Esperanto-BibliotekoPuba montoHimenoManuel HalvelikStir-helpa sistemo27241 SunilpaiHTMLg2w7nMunicipoj de Valencia KomunumoMinada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron)Sârbi (Hălmăgel)Listen to WikipediaKeratokonusoBihar (historia departemento)KristanismoArgentinoMuzeo en la alpafadejo (Zella-Mehlis)1932Nubo.reVikioCifereca objekta identigiloOrtezo4-UndekinoDrahanoviceIzopropilacetilenoAnusa seksumadoXXXSandakanGramatikoKontrolnumero de la Kongresa Biblioteko de UsonoAstronomiaj kaj astrologiaj simbolojGlavoZamenhofa TagoEl-NinjoFloriano de LorchLatvioBuduslăuListo de famuloj mortintaj en Budapeŝto (A-F)Levilo1867West Ham UnitedTuberkulozo🡆 More