Doris Day, origine: Doris Mary Ann Kappelhoff (naskiĝis la 3-a de aprilo 1922 en Cincinnati, Ohio kaj mortis la 13-a de majo 2019 en Carmel Valley, Kalifornio) estis usona aktorino, kantistino, kaj dancistino.
La pseŭdonimon Day ŝi elektis laŭ la kanto Day after Day, kiu estis parto de ŝia repertuaro.
Doris Day | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Doris Day | |||||
Naskonomo | Doris Mary Anne Kappelhoff | ||||
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1922 en Cincinnati | ||||
Morto | 13-an de majo 2019 (97-jaraĝa) en Carmel Valley | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pneŭmonito vd | ||||
Religio | Kristana Scienco vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Cincinnati vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Partio | Respublikana Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Frederick Wilhelm Kappelhoff vd | ||||
Patrino | Alma Sophia Welz vd | ||||
Edz(in)o | George William Weidler • Martin Melcher • Barry Comden • Al Jorden vd | ||||
Infanoj | Terry Melcher vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro • kantisto • televida aktoro • diskografa artisto • aktoro vd | ||||
Laborkampo | aktorado • kantado • bestaj rajtoj vd | ||||
Aktiva en | Los-Anĝeleso vd | ||||
Aktiva dum | 1939–1989 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Qué Será, Será vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Doris Day komencis sian karieron kiel dancistino kaj kantistino, sed la dancadon ŝi devis forlasi, post kiam ŝi vundis sian gambon dum aŭtoakcidento. En la jaro 1948 ŝi komencis kinokarieron. Ŝi ĉefe aperis en muzikfilmoj kaj en komedioj, foje ankaŭ en krimfilmoj (ekz. The man who knew too much de Alfred Hitchcock). En siaj roloj ŝi plej ofte prezentis optimismajn, konservativajn, patrinecajn virinojn, kiuj konformis al la tiutempa bildo pri la ideala virino. Kiam en la 1960-aj jaroj tiu ĉi idealo iĝis malpli populara, ankaŭ ŝia kinokariero stagnis, sed ŝi sukcesis daŭrigi sian laboron en televidaj produktaĵoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Doris Day, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.