La Casa de la Gabardilla (Domo La Gabardilla) situas en la municipo Tauste de provinco Zaragozo, en la komarko Cinco Villas de la historia hispana regiono Aragono.
Domo La Gabardilla | |
---|---|
Administrado | |
Demografio | |
Geografio | |
La nomo "Gabardilla", aŭ "Gabardiella" (kiel aperas en mezepoka dokumento de 1472) estas diminutivo de "gabarda" (speco de sovaĝa rozo), kaj ĝi ricevus tiun nomon, ĉar tiu speco de sovaĝa rozo estus abundintaj en tiu areo.
Ĝia distanco al Tauste estas proksimume 24 kilometrojn, kaj ĝia alteco sur la marnivelo 650 metrojn.
La iom levita situo de La Gabardilla, la tiama pli malseka klimato dum mezepoko, kaj la utila agado de la arboj ebligis prizorgi legomĝardenojn kaj fruktarbojn, profitante la freŝecon de la tero, krom tradiciaj cerealkultivaĵoj kaj vitejoj. En tiu loko, mezepoke, oni volis konstrui lageton, ĉar la fruktoplantejoj estus en iu depresio, kiu ricevus pluvakvon, kiu malsupreniris de la proksimaj altebenaĵoj. Ĉi tiu malnova konstruaĵo situas tre proksime al la municipaj limoj kun Castejón de Valdejasa kaj Zaragozo, estante tre proksime al ĝi, la pikdrato, kiu malhelpas eniri la Armean Manovran Kampon "San Gregorio", en la granda monteta etendaĵo "El Castellar".
Estas pridisputata La dato de la primitivaj konstruaĵoj de La Gabardilla, ĉar la bazoj ŝajnas esti de la 10-a jarcento aŭ eĉ pli frue, sed la videblaj partoj de la konstruo ŝajnas esti de la 15-a kaj 16-a jarcentoj.
Tre eble, la turo de La Gabardilla protektis sian valon kaj la reĝan vojon de Tauste al Zaragozo, kiu transiris la "Montojn de Castejón". Tiu ĉi vojo estis necesa, ĉar la vadejo de la Ebro, tra la riverbordaj urboj Gallur aŭ Alagón, implikis multajn malfacilaĵojn kaj danĝerojn pro eblaj plialtiĝoj de la rivernivelo kaj la neekzisto de pontoj inter Zaragozo kaj Tudelo dum pluraj jarcentoj.
La Gabardilla estis parto de aro de konstruaĵoj, kiuj servis kiel protekto kaj defendsistemo de la vojo, kiu transiris la Montojn de Castejón de Zaragozo ĝis Ejea. En 1489 ĝi estis ĉe la kunigo de du reĝaj vojoj.
Ekzistas malnovaj dokumentoj, kiuj traktas malsamajn aferojn rilate al la loko de La Gabardilla el la jaroj 1321, 1421, 1460, 1461, 1471, 1472, 1473, 1476, 1478, 1480, 1489, 1495, 1538 kaj 1544. Bedaŭrinde preskaŭ ĉiuj el Zaragozo kaj nur kelkaj el aliaj lokoj, ĉar la mezepoka dokumentaro el Tauste malaperis per forbruligo dum 1934.
En 1472 okazis grava proceso, ĉar homoj el Tauste, eldetruis legomĝardenojn, vitejojn, fruktajn arbaretojn kaj kampojn plantitajn per cerealoj en La Gabardilla, opiniante, ke post sia vendo, la loko ĉesis aparteni al la municipo de Tauste.
La konstruaĵo, farita per blokoj el ĉizita ŝtono, konservas enirhalon en formo de iomete pinta arko kaj plurajn sagfendojn, karakterizajn por fortikaĵo-domo, eventuale de la 13-a jarcento.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Domo La Gabardilla, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.