Domego Sandringham situas en Norfolk, Anglio, kaj estas privata posedaĵo de Elizabeto la 2-a (Britio).
En 1862 Viktoria (Britio) akiris la lokon, kie tiam staris domego datanta de 1771, kiel loĝejo por sia filo la estonta Eduardo la 7-a (Britio). Tamen Eduardo decidis ke la domego ne sufiĉe grandas kaj tial ordonis ĝian malkonstruon: en 1870 finiĝis la konstruado de nova domego. Poste aldoniĝis plua alo. En 1891 incendio detruis parton de la domego, kaj sekvis rekonstruado.
En 1952 Georgo la 6-a (Britio) mortis ĉe Sandringham. Elizabeto la 2-a kutimas pasi la datrevenon de lia morto tie.
Ekde 1977 eblas viziti Sandringham.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Domego Sandringham, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.