La Dolomitoj (ladine: Dolomites; itale Dolomiti; germane Dolomiten) estas montara sistemo situanta en nordorienta Italio.
Dolomitoj | |||
---|---|---|---|
Sella montaro | |||
montarmasivo • montara sistemo | |||
La plej alta punkto | Marmolada (3 342 m) | ||
Supra tutaĵo | Orientaj Alpoj | ||
Kontinento | Eŭropo | ||
Situo | Italio | ||
Geografia situo | , 11° 50′ O 46.413811.839846° 25′ N, 11° 50′ O | ||
| |||
| |||
La Dolomitoj formas parton de la orientaj Alpoj kaj etendiĝas de la rivero Adiĝo en la okcidento ĝis la valo de la rivero Piave (Pieve di Cadore) en la oriento. La nordaj kaj sudaj limoj estas difinitaj fare de la Puster Valo kaj la Sugana Valo (Val Sugana). La Dolomitoj troviĝas preskaŭ sampartaj en la provincoj Beluno, Sudtirolo kaj Trentino.
Ekzistas ankaŭ aliaj montogrupoj de simila geologia strukturo. En oriento, trans la rivero Piave la Dolomiti d'Oltrepiave kaj en okcidento trans la rivero Adiĝo la Dolomitoj de Brenta (okcidentaj Dolomitoj). Ekzistas ankaŭ alia pli malgranda grupo nomita Piccole Dolomiti (Malgrandaj Dolomitoj) situanta inter la regionoj de Trentino, Verono kaj Vicenza.
Unu nacia parko kaj multaj aliaj regionaj parkoj situas en la Dolomitoj. En aŭgusto 2009, la Dolomitoj estis deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Dolomitoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.