La Dogger-benko estas grandarea, memstara submara sablobenko en la Norda Maro, je ĉirkaŭ 100 km de la nordokcidentaj bordoj de Anglio.
Ĝi altas je 20 m pli ol la ĉirkaŭa marfundo, longas ĉirkaŭ 260 km, larĝas ĉirkaŭ 100 km (ĉe 35 m-a parto). Ĝia plej malprofunda parto troviĝas en la okcidenta fino, kie ĝi troviĝas nur je 15 m sub la marsurfaco.
La benko estas fakte grandega moreno, kiu kolektiĝis ĉe la plej suda limo de la lasta glaciepoko, kiam la marnivelo estis ĉirkaŭ 100 m pli malalta.
Ĝi famas jam de jarcentoj kiel elstara fiŝkaptejo. Ĉar la fiŝoj trovas tie abundan nutraĵaron, la fiŝkaptistoj povas kapti amase flesojn, gadojn, haringojn, eglefinojn kaj rombofiŝojn.
Norde de la benko kruciĝas la marlimoj de Britio, Nederlando, Germanio, Danio, kaj Norvegio. Ĉe la Dogger-benko rajtas fiŝkapti nur Norvegio.
La nomo verŝajne venas el la malnov-nederlanda vorto Dogge - fiŝkapta boato.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Dogger-benko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.